Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2016 3 17 /08 /août /2016 14:36
La glacioj de Gronlando kaŝas ekologian estontan katastrofon. Enfermita en ne plu uzata usona subtera instalaĵo, radioaktivaj kaj venenaj forĵetaĵoj povus emerĝi okaze de la glacidegelo.© David Stanley / via Flickr cc
La glacioj de Gronlando kaŝas ekologian estontan katastrofon. Enfermita en ne plu uzata usona subtera instalaĵo, radioaktivaj kaj venenaj forĵetaĵoj povus emerĝi okaze de la glacidegelo.© David Stanley / via Flickr cc

17/08/2016

La glacioj de Gronlando kaŝas ekologian estontan katastrofon. Enfermita en ne plu uzata usona subtera instalaĵo, radioaktivaj kaj venenaj forĵetaĵoj povus emerĝi okaze de la glacidegelo.

Nord-okcidente de Gronlando, la instalaĵoj de la usona bazo Century Camp, forlasita en 1967, devis restadi enfositaj por ĉiam sub 36 metroj da glacio. Tio, ne kalkulante pri la klimata varmiĝo, kiu povus liberigi egajn kvantojn da forĵetaĵoj en la medio, raportas usona-kanada studaĵo publikigita en la ĵurnalo Geophysical Research Letters.

Konstruita en 1959, la instalaĵoj devis oficiale servadi al sciencaj esploroj. Fakte, meze de malvarma milito, Gronlando prezentis strategion pozicion por frapi USSR okaze de deklarita konflikto. Dum pluraj monatoj, la inĝeniera korpuso de la usona armeo do fosis en la glacio egan subteran komplekson, nutratan de nuklea reaktoro. La celo estis stokadi 600 nukleajn ogivojn pretajn al uzado ; dank’ al lanĉiloj direktataj al la malamiko. Sed tiu sekreta projekto – kodnomo : Iceworm riveliĝis tro kompleksa. Ĝi estis forlasita en 1967.

Dum la aktiva periodo de la bazo, la areo akumulis egajn kvantojn da forĵetaĵoj. Interalie, la sciencistoj censis 200 000 litrojn da gasoleo, multajn poliklorbifenilojn (PCB), danĝerajn por medio, 240 000 litrojn da poluata akvo, kaj nedifinitan kvanton da radioaktiva likvo, deveninta de la nuklea reaktoro. Tiu terura inventaro ne malhelpis la militistojn, elekti tiam minimuman malinfektadon. Nenio konjektigis tiam, ke tiu areo konstante glaciita spertos rapidan glacidegelon.

Laŭ la plej alarmaj scenaroj, la forĵetaĵoj povus enverŝiĝi en la oceanojn ekde 2090. « Post kiam la areo ŝanĝiĝos de neĝado al degelo, malmulte da tempo estos bezonata antaŭ emerĝo de la forĵetaĵoj, komentis la sciencistoj en komunikaĵo. Tio fariĝas neinversigebla. »

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }