Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2016 1 01 /08 /août /2016 07:59
FOTO DOMINIQUE FAGET / AFP

01/08/2016

Bildo: La fratino de Adama Traoré dum la kolektiĝo dediĉita al la morto de la junulo, sabaton 30an de julio 2016 en Parizo.

En frontartikolo publikigita vendredon 29an de julio, la "New York Times" kritikas la polican sintenon kaj la francan registaron post la morto de Adama Traoré okazinta la 19an de julio, dum lia arestado fare de la polico.

« La morto de Adama Traoré dum lia arestado, nigrulo 24-jaraĝa, urbo apud Parizo [Beaumont-sur-Oise], la 19an de julio, okazigis perfortajn alfrontiĝojn inter koleraj malplimultoj kaj la polico », skribas la New York Times enkonduke de sia frontartikolo, la 29an de julio.

La usona ĵurnalo mencias plurajn versiojn de la polico por klarigi la morton de la junulo : unue, koratako, kaj post unua aŭtopsio, grava infektado. Finfine, dua aŭtopsio, realigita post peto de la familio de Adamo sugestas eblecon de morto kaŭzita post «sufoka sindromo», ne liverante pli da detaloj.

Adama Traoré (24-jara)

Por la unua fojo, "Black Lives Matter" en Francio

«Tiu epizodo memorigas la ribelojn, kiuj okazis post la mortoj, en oktobro 2005, de du adoleskantoj en elektra transformilo», skribas la "New York Times", reference al la morto de Zyed kaj Bouna.

«Sed ĉi-foje, por la unua fojo en Francio, la morto de Sinjoro Traoré estis tuj metita sub la flagon de la movado "Black Lives Matter" [La vivoj de la nigruloj gravas]», movado naskiĝinta en Usono en 2013 por denunci la perfortojn de la polico kontraŭ la Afrik-usonanoj.

Zyed Benna (17-jara) kaj Bouna Traoré (15-jara)

Kutimo pri nepuniteco

La usona ĵurnalo emfazas la historiajn diferencojn ekzistantajn inter Francio kaj Usono, kaj memorigas, ke en Francio, la rasismo fontas el la kolonia estinteco de la lando.

La movado "Black Lives Matter" havas eĥon en Francio, kaj tio ne estas surprizo. Tiujn lastajn jarojn, multaj raportoj de grupoj pri defendo de homaj rajtoj montris kutimon de nepuniteco ene de la franca polico.

La ĵurnalo eksplikas, ke en Parizo, persono nigra aŭ nordafrikdevena, havas ses ĝis okoble pli da risko, esti kontrolata de la polico ol blanka persono. «La policaj ekscesoj kontraŭ tiuj malplimultoj multobliĝis en Francio sub la urĝa stato», aldonas la ĵurnalo.

«La organizaĵo "Islama ŝtato" montris, ke ĝi kapablas utiligi la kolerajn sentojn por mortigaj celoj. Hodiaŭ, pli ol iam, la polico devas sukcese starigi fidon kun la malplimultoj, montriĝante respektema kun ĉiuj francaj civitanoj, kiuj ajn estu ilia religio kaj haŭtkoloro ; justa aplikado de la justico ne toleras escepton por la polico», konkludas la ĵurnalo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }