Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 août 2016 7 07 /08 /août /2016 13:40
Grupoj de migrantoj kaj rifuĝintoj el Irano, Irako kaj Eritreo, instalitaj placo de la Respubliko en Parizo pasintan januaron. JOEL SAGET / AFP
Grupoj de migrantoj kaj rifuĝintoj el Irano, Irako kaj Eritreo, instalitaj placo de la Respubliko en Parizo pasintan januaron. JOEL SAGET / AFP

07/08/2016

Fronte al la multobliĝo de improvizitaj kampejoj de migrantoj, kiuj plurfoje reinstaliĝis norde de Parizo, la polico kiu ricevis ordonon malmunti ilin, uzas de kelka tempo antaŭtempajn intervenojn kaj perfortajn metodojn. Laŭ la rifuĝintoj kaj laŭ tiuj, kiuj helpas ilin, tiuj operacoj estas tro viglaj kaj tro maljustaj. Ĉi-sabate 6an de aŭgusto, ili kriis sian koleron sur la stratoj. Malgraŭ la oficiala permeso de la prefektejo por manifestacii, placo de la Respubliko, en Parizo, ili estis blokitaj de la CRS tre antaŭe, en la avenuo de Flandro.

Perfortoj, arestadoj, frapoj, plorigaj gasoj: Usam, volontulo de la kolektivo "La Chapelle debout", esprimiĝas senretene. Laŭ li, la polico plenumas ĉasadon kontraŭ ekzilitoj. « 350 personoj estis arestitaj de la polico en 4 tagoj, 25 personoj hospitaligitaj, 5 personoj malliberigitaj. Dormi sur la strato estas malpermesata hodiaŭ en Francio, kiam oni estas azilpetanto aŭ sen legitimiloj. Ni spertas militon », li opinias.

Abudiana estas Eritreano. Li alvenis en Parizo antaŭ apenaŭ unu semajno. « Ni venis ĉi tien por peti protekton kaj azilon en Francio. Kaj tio, kion mi suferas, estas terura perforto. Ĉiutage, la polico venas kaj pafas al ni plorigajn gasojn. Ĉiutage, ĉirkaŭ la 4a horo matene, ili atakas nin por preni niajn aferojn kaj elpeli nin », li rakontas.

Laŭleĝa kampejo baldaŭ instalita en Parizo

Izah Han venas de Afganio. Ankaŭ li, koleriĝas. « Ni estas traktataj kiel bestoj. Ni vivas sur la stratoj. Ni eklernis la francan, mi posedas legitimilojn. Mi scipovas 7 lingvojn kaj nenio estas farita por mi », li bedaŭras.

Por respondi al la krizo de la rifuĝintoj, la Pariza urbodomo decidis malfermi fine de somero humanitaran kampejon. La migrantoj estos tie informitaj pri siaj rajtoj kaj povos gasti dum kelka tempo. Ĝis tiam, la situacio restados sendube malfacila.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }