Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2016 7 28 /08 /août /2016 17:10
Manifestacio la 27an de aŭgusto 2016 en Parizo, por « ĝenerala reguligado de ĉiuj senlegitimiluloj », dudek jarojn post la perforta elpelado de fremduloj en neregula situacio, kiuj okupis la preĝejon "Saint-Bernard" en 1996.
Manifestacio la 27an de aŭgusto 2016 en Parizo, por « ĝenerala reguligado de ĉiuj senlegitimiluloj », dudek jarojn post la perforta elpelado de fremduloj en neregula situacio, kiuj okupis la preĝejon "Saint-Bernard" en 1996.

28/08/2016

Manifestacio la 27an de aŭgusto 2016 en Parizo, por « ĝenerala reguligado de ĉiuj senlegitimiluloj », dudek jarojn post la perforta elpelado de fremduloj en neregula situacio, kiuj okupis la preĝejon Saint-Bernard en 1996.

Ĉirkaŭ 500 personoj, laŭ la polico, manifestaciis pasintan sabaton posttagmeze en Parizo, favore al « ĝenerala reguligado de ĉiuj senlegitimiluloj », dudek jarojn post la elpelado de fremduloj en neregula situacio, kiuj okupis la preĝejon "Saint-Bernard".

« Dudek jarojn poste, la aktivuloj de Saint-Bernard plu ĉeestas kun tiuj, kiuj luktas »: malantaŭ tiu flagrubando, sub brulanta suno kaj sono de tamtamoj, la manifestaciantoj defiladis de la placo de la Respubliko ĝis la preĝejo "Saint-Bernard", norde de Parizo, alvoke de la "Nacia Unuiĝo de la senlegitimiluloj".

« Ĉu ni mortu por posedi legitimilojn ? Ni postulas ĝeneralan reguligadon de ĉiuj senlegitimiluloj dank’ al 10-jara dokumento » estis legeble sur alia kalikoto.

Ĉirkaŭ 150 personoj manifestaciis ankaŭ en Lilo favore al la senlegitimiluloj, inter kiuj kelkaj flagoj CGT, laŭ ĵurnalisto de AFP surloke.

La 23an de aŭgusto, frumatene, la ĝendarmoj malfermis per rompilo kaj martelego la pordon de tiu loko de katolika kulto en la dekdua arondismento, kaj elpeladis 300 fremdulojn en neregula situacio, kiuj okupis ĝin de du monatoj – kun akordo de la pastro –. La operaco estigis viglan polemikon kontraŭ la registaro de Alain Juppé (video):

http://www.ina.fr/video/CAC96044447

La "movado de la Saint-Bernard" ĉefe okazigis en 1997 kaj 1998, dum la registaro de Lionel Jospin, reguligadon de pli ol 80 000 inter ili, sola kaj lasta amasa operacio de post tiu de François Mitterrand (pli ol 130 000 restadpermesiloj liveritaj ĉi-epoke).

Tiuj migrantoj, precipe venintaj de Malio kaj Senegalo, petis reguligadon, ĉar ili delonge restadis en Francio. Multaj havis gefilojn naskiĝintajn en Francio, kaj ne estis elpeleblaj.

Dudek jarojn poste, la demando pri la migrantoj stariĝas kun nova vigleco pro la migrada krizo en Eŭropo.

Por malhelpi reinstaladon de kampejoj norde de Parizo, kies nombro atingis rekordajn nivelojn ĉi-jare, la polico, de post la fino de julio, malmuntas ilin kvazaŭ ĉiutage, je la bedaŭro de la subtenaj kolektivoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }