Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 août 2016 2 09 /08 /août /2016 14:22
Jean David MIHAMLE kun AFP
Jean David MIHAMLE kun AFP

09/08/2016

Nova bilanco starigita de "Internacia Amnestio" mencias la morton de almenaŭ 100 personoj kaj centoj da vunditoj, dum kontraŭregistaraj manifestacioj, pasintan sabaton kaj dimanĉon, en la regionoj de la Oromoj (centro kaj okcidento), kaj eĉ en la ĉefurbo Adis-Abebo kaj ĉe la Amharoj (Nordo).

La registaraj fortoj estas akuzataj, ke ili uzadis realajn kuglojn.

Ĝis nun, la etiopia registaro diskonigis neniun bilancon.

Vendredon, la etiopia Ĉefministro Haile Mariam Dessalegn anoncis malpermeson de la manifestacioj « kiuj, laŭ li, minacas la unuecon de la lando », kaj permesis al la polico uzadi ĉiajn rimedojn por malhelpi ilin.

La manifestaciantoj opinias, ke iliaj regionoj estas politike kaj ekonomie marĝenigitaj, profite al la loĝantoj de la regiono Tigreo, norde de la lando.

"Internacia Amnestio", kiu denuncas misproporcian uzadon de forto, postulas sendependan kaj senpartiecan enketon, por akiri klarecon pri tiu dramo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }