Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2016 5 05 /08 /août /2016 19:18
Ekvadoro: Labourstart kampanjo: la registaro minacas malfondi la sindikaton de la instruistoj

06/08/2016

La nacia sindikato pri instruado en Ekvadoro (Unión Nacional de Educadores - UNE) riskas malfondon, post jura proceduro komencita de la Ministrejo pri Edukado. Laŭ UNE, la ekvadora registaro provas malpermesi la sindikaton reprezalie al publikaj ĉi-jaraj deklaroj dum la konferenco de OIT kaj la Komitato pri homaj rajtoj, klarigantaj detale kaj per pruvoj, kiamaniere la registaro malrespektas sisteme la liberecon pri asociado. La registaro pravigas la malfondon per efektivigado de specifa reglamento, la dekreto 16, kiu koncernas la registradon de senprofitaj organismoj. Tamen, la Ministrejo pri Laboro certigis al OIT pli frue ĉi-jare, ke la dekreto 16 ne koncernas la sindikatojn. La internacio de Edukado kaj la UNE petas de vi, kuniĝi kun ili admonante la ministron pri Edukado de Ekvadoro, S° Augusto Espinosa Andrade, ke li ĉesigu la juran proceduron kontraŭ la sindikato de la instruistoj, kaj respektu la fondamentajn rajtojn de la laboristoj de Edukado kaj de ties organizaĵoj.

Ekvadoro: Labourstart kampanjo: la registaro minacas malfondi la sindikaton de la instruistoj

Retmesaĝo:

Sinjoro la Ministro,

Mi skribas al vi por esprimi mian indignon koncerne la proceduron komencitan de la Ministrejo pri Edukado, en la celo malfondi la sindikaton de instruistoj Unión Nacional de Educadores (UNE). Antaŭ kelka tempo, via registaro certigis al OIT, ke la dekreto 16 koncerne la registradon de senprofitaj organismoj ne koncernas la sindikatojn. Tiu dekreto do ne povas esti nun elvokita. Mi admonas la ekvadoran registaron ĉesigi la juran proceduron pri malfondo de UNE ; respekti la fundamentajn rajtojn de la laboristoj de edukado kaj de ties organizaĵoj ; respekti siajn internaciajn engaĝiĝojn ĉe OIT, kiel subskribinto de la konvencioj 87 kaj 98 de la OIT.

Ekvadoro: Labourstart kampanjo: la registaro minacas malfondi la sindikaton de la instruistoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , internacia sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentantaj ĉirkaŭ 32,5 instruistojn kaj profesiulojn de edukado.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }