Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 août 2016 3 24 /08 /août /2016 13:05
Cisjordanio : novaj judaj instalaĵoj kore de Hebrono

24/08/2016

Por la unua fojo de antaŭ dek jaroj, Israelo konstruos novajn judajn loĝejojn, en Hebrono, Cisjordanio, urbo plejparte palestina.

Tiu programo de konstruado estas kondamnita de la Palestinanoj, kiuj kalkulas pri internacia helpo por haltigi la projekton.

Ĉirkaŭ 1000 judaj kolonianoj vivas en enklavoj ege fortifikitaj de Hebrono, inter dekoj da miloj da Palestinanoj.

La kontraŭ-kolonia organizaĵo « Pacon nun » kritikis tiun projekton kaj asertas, ke ĝi malobservas decidon de la Ĉefkortumo.

Laŭ Hagit Ofran, el la kontraŭ-kolonia organizaĵo: « La registaro de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu decidis konstruadi novajn loĝejojn kore de Hebrono, unu el la plej decidigaj kaj kontestataj instalaĵoj. Ili sukcesas tion, distordante la leĝon kaj permesante instalaĵon en militbazo. Tio neniam estis farita antaŭe, kaj ni opinias ke tio estas maltaŭga por Israelo kaj por la estonteco de ambaŭ landoj. »

Laŭ la guberniestro de Hebrono, tiu plano demonstras « la volon de Israelo alianciĝi kun la kolonianoj » : Li juĝas, ke tio estas « unu el la plej danĝeraj decidoj alprenitaj, koncerne Hebronon. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }