Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 août 2016 3 10 /08 /août /2016 13:23
© D.R.
© D.R.

10/08/2016

La manifestacioj okazintaj ĉi-semajnfine en Lianjungango trudis la aŭtoritatojn de la urbo, interrompi sian partoprenon al la projekto de konstruado de uzino pri traktado de nukleaj bruligaĵoj, al kio devas partopreni Areva.

La manifestacioj tiujn lastajn tagojn, ŝancelis la municipon Lianjungangon, oriente de Ĉinio. Ĉi-semajnfine, miloj da personoj surstratiĝis, svingante flagrubandojn, kaj kriante sloganojn antaŭ la publikaj konstruaĵoj. Ili maltrankviliĝas pro la eblaj nocaj efikoj kontraŭ naturmedio de estonta ĉina-franca uzino pri traktado de uzitaj nukleaj bruligaĵoj.

En ties oficiala konto de mikroblogoj, la municipo de 700 000 loĝantoj tuj poste anoncis, ke ĝi « portempe interrompos » sian partoprenon al la procezo pri elekto de loko, por tiu estonta nuklea areo, al kiu devas partopreni Areva.

Decidiga projekto por Areva

Kadre de projekto de disvolviĝo, la franca societo subskribis en 2015 protokolon de akordo kun la ĉina giganto CNNC, pri uzino de traktado-recikligo de la uzitaj bruligaĵoj en Ĉinio – sed neniu loko estis malkaŝita. Tiu projekto estas juĝita kiel decidiga por la franca grupo, kiu turniĝas al la mastrumado de ciklo de bruligaĵoj.

Xu Dazhe, prezidanto de la "Ĉina agentejo pri Atomenergio", konfirmis pasintan marton, ke la intertraktado kun Areva daŭras, sed ke « multo restas por fari antaŭ subskribi la intertraktadon, samtempe teknike kaj negoce ».

Kreskanta ekologia konscienco

Tamen, la loĝantoj de Lianjungango, havenurbo de la provinco Ĝjangsuo, timas, ke ilia urbo estos finfine elektita por instali tiun uzinon de traktado, ĉar nova ampleksa atomcentralo estas nun konstruata tutproksime, fare de CNNC. Siaflanke, Usono maltrankviliĝis en printempo, vidi kreskadon de radioaktivaj materialoj en Orienta Azio, aliparte pro la projektoj de urania traktado.

La manifestacioj kontraŭ industriaj areoj, kondukitaj fare de malkvietaj loĝantoj ne estas maloftaj en Ĉinio, kie la mezklaso pli zorgas pri medio, kaj kutime kondukas al forlaso de la projektoj. Pasintjare, ekzemple, oficialuloj de Interna Mongolio promesis fermi plurajn kemiajn uzinojn post manifestacioj, kontraŭ kiuj la polico ŝajne utiligis plorigajn gasojn.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }