Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 août 2016 2 23 /08 /août /2016 13:37
Sabaton, la protestantoj plenigis la stratojn, postulante reorganizadon de la pensiaj fondusoj, hereditaj de la diktaturo de Pinochet. Foto: AFP
Sabaton, la protestantoj plenigis la stratojn, postulante reorganizadon de la pensiaj fondusoj, hereditaj de la diktaturo de Pinochet. Foto: AFP

23/08/2016

Malgraŭ la festa etoso de la dua amasa familia manifestacio, kiu kolorigis sabaton la ĉefan avenuon de Santiago, kaj la stratojn de ĉiuj urboj en la lando, post unua mobilizado la 24an de julio, ja profunda kolero superregis la homamason. Kolero, kiu grundas nun kontraŭ la sistemo de pensiaj fondusoj, truditaj en 1981 fare de la diktaturo de Aŭgusto Pinochet. Ĉilio estas fakte la unua lando, kiu alprenis la sistemon de pensiaj fondusoj.

Mastrumata de ses privataj entreprenoj nomitaj « Administrado de pensiaj fondusoj (APF), la sistemo pagas mizerajn pensiojn, malpli ol 275 eŭrojn averaĝe monate. Naŭ pensiuloj en dek ricevas malpli ol 210 eŭrojn, multe malpli ol la 344 eŭroj, kiuj reprezentas la minimuman salajron, mem malmulte alta, rilate al la vivokosto.

La kotizoj de 10%, al kio aldoniĝas mastrumada procentaĵo de 1,15% averaĝe, estas devigataj por ĉiuj salajruloj. « Sed el la tri pesoj kotizitaj, emfazas instruistino pri anglalingvo Carola Sabia, nur unu peso revenas al ni. La dua restantaj enkasiĝas en la grandaj entreprenoj de la lando. »

« Dum la dudek lastaj jaroj, eksplikas Benjamin Saez, esploristo en la think tank "Fondation Sol", la APF akiris jaran averaĝan rentabilitaton de 26,3%. En 2015, ili reprezentis mongajnon ekvivalentan al pli ol 1 834 700 eŭrojn tage. Li konkludas tiele : « Tiu sistemo ne estis kreita por konsenti decajn pensiojn, sed por enŝovi kapitalon en la grandajn entreprenojn.» Estas ja la pensioj de ĉiuj ĉilianoj, kiuj ebligis « la ĉilian ekonomian miraklon. »

Fronte al politika klaso senkreditigita fare de la korupta skandalo, kiu eĉ tuŝas la socialistan prezidentinon Michelle Bachelet, subtenatan de apenaŭ 15% el la loĝantaro, la Ĉilianoj konsideras, ke nur la mobilizado povas ebligi reorganizadon de ilia emerita sistemo. « Nur tio restas al ni! » ekkrias Luis Bustamante, iu manifestacianto.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }