Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 août 2016 3 03 /08 /août /2016 07:18
Reuters/S.Nenov
Reuters/S.Nenov

03/08/2016

Eldomigoj, perfortoj kaj eĉ murdoj : pluraj NROj pri defendo de la Homaj rajtoj denuncas la atencojn kontraŭ la Homaj rajtoj, imputatajn al la aŭtoritatoj dum la preparado de la Olimpikoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, "Internacia Amnestio" deponis kvardek kadavrosakojn, vicigitajn unu apud la aliaj, antaŭ la sidejo de la Komitato pri organizado de la Olimpikoj, en Rio. Tiuj kadavrosakoj simbolas la kvardek personojn mortigitajn de la brazila polico, en majo 2016, en la sola urbo Rio.

Tiu frapa agado estis organizita por atentigi la publikon pri la policaj perfortoj, imputataj al la brazilaj aŭtoritatoj, en la celo prepari la spektaklan kolektiĝon de la tutmonda sporto.

https://www.youtube.com/watch?v=Hl2J3vqjFI0

En sia kandidatiĝa dosiero, la aŭtoritatoj certigas ke « la Olimpikaj ludoj utilos kiel akcelilo por plibonigi la sekurecan aranĝon de la urbo ».

Ĉefa iniciativo : starigi surlokajn policajn unuojn en la faveloj – la malriĉaj kvartaloj kaj ladurboj kore de la urbo, nomitaj « policaj pacigaj taĉmentoj ». Laŭ "Internacia Amnestio", la volema politiko ŝajnige fruktodonis, la krimprocento malkreskis je preskaŭ 30%. Sed la NRO pri defendo de Homaj rajtoj atentigas pri la altigo de la nombro de personoj mortigitaj de la polico, aparte antaŭ la Olimpikoj.

40 mortintoj en 2016, tio estas duoble pli ol pasintjare. Prefere al pacigo, la polico elektis kolizion. La kolero de la loĝantoj, kiuj ankaŭ suferis pri eldomigoj, estas granda : 67 000 personoj estis delokitaj, de post 2009, laŭ statistikoj provizitaj de la municipo de Rio.

La favelo "Vila Autodromo" ekzemple, estis malplenigita de 90 procentoj el ties loĝantoj. Ĉi tie troviĝas nun la Olimpika Parko.

La Alianco Sporto kaj Rajtoj (ASR), koalicio de NROj, postulas de la Olimpika Komitato, ke ĝi inkludu en la kontrakton proponitan al la urboj, kiuj gastigas olimpikajn eventojn, klaŭzon koncerne la Homajn rajtojn. Same pri la FIFA : La ASR jam atente observas la Futbalan Mondpokalon 2022, en Kataro.

https://www.youtube.com/watch?v=4vsjlt2xdqs

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }