12/08/2016
En Brazilo, polemiko eksplodas dum la Olimpikoj, pri la laborkondiĉoj de la dungitoj en la olimpikaj areoj. La brazila justico denuncas neregulajn situaciojn. Miloj da personoj estas koncernataj, interalie tiuj, taskitaj pri vendado de sandviĉoj kaj drinkaĵoj al la subtenantoj, venintaj spekti la konkursojn.
Pli ol 6500 laboristoj, ĉeestantaj en la olimpikaj areoj, estas dungitaj en neregulaj kondiĉoj. Interalie, tiuj taskitaj pri la nutrado de la subtenantoj : antaŭvidita ripoztempo ne respektata, horaro plilongigita, maloftaj kontroloj, kaj neniu manĝotempo por tiuj dungitoj. Tio rezultas el enketo kaj serio de inspektadoj kondukitaj tiujn pasintajn tagojn fare de la brazila ministrejo pri la Laboro en la olimpikaj areoj. Dungitoj de du sub-traktantoj rajtigitaj provizi sandviĉojn kaj kunporteblajn pladojn al la tuta spektantaro estas koncernataj.
Tiujn lastajn tagojn, multaj subtenantoj tamen plendis pri la alta prezo de la pladoj kaj drinkaĵoj. Malbone aranĝitaj, la manĝejoj amasigas vicojn, kelkafoje dum pli ol horo.
La entreprenoj, kulpaj pri la malbonaj laborkondiĉoj de miloj da dungitoj riskas gravajn monpunojn.
Tio ne estas la unua fojo, ke la servo-firmaoj de la "Internacia olimpika komitato" ne plenumas la kondiĉojn antaŭviditajn de la brazila leĝaro. En la celo finkonstrui la olimpikan vilaĝon antaŭ la tempolimo, pluraj centoj da laboristoj, dungitaj sen kontrakto, estis censitaj de la justico, malmulte da tempo antaŭ la malferma ceremonio.