Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 août 2016 1 08 /08 /août /2016 18:57
Brazilo: marĝene al la Olimpika malfermo de Rio, manifestaciantoj estis disigitaj fare de la kontraŭ-ribela polico

08/08/2016

Brazila flago bruligita de manifestaciantoj… La sceno okazis ĵus antaŭ la malferma ceremonio de la Olimpikoj, ne malproksime de la stadiono Maracanã. Tiuj manifestaciantoj intencis protesti kontraŭ la koruptado kaj la elspezo de 10 miliardoj da eŭroj dediĉitaj al la organizo de la ludoj, en lando kiu spertas sian plej gravan recesion de post la 30aj jaroj. Por disigi ilin, la kontraŭ-ribela polico uzadis plorigajn gasojn, kaj surdigajn grenadojn.

« Brazilo ploras sangon, la homoj mortas, kaj ili pafas al ni bombojn, ekkrias manifestacianto. Ni spertas militon, ĉi tie, estas Irako. »

Aliaj, kiel tiu komercisto, bedaŭras vidi la protestojn sin turni al perforto. « La Olimpikoj estas gravaj por Brazilo kaj por Rio-de-Ĵajnero, li diras. Ili estas idiotoj. Homoj, kiuj amas Brazilon ne farus tion. Multaj manieroj por protesti ekzistas, kaj tiu ĉi ne estas taŭga. Estas malĝoje, akcepti ĉi-maniere vizitantojn el la tuta mondo. »

Pli frue en la tago, miloj da personoj defiladis laŭlonge de la plaĝo de Kopakabano, kun la slogano « Temer eksteren ». Michel Temer fariĝis anstataŭa prezidento post eksigo de Dilma Roussef, pro suspekto de falsigo de la publikaj kontoj. Ŝi denuncas parlamentan puĉon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }