Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2016 5 26 /08 /août /2016 12:03
La ministoj blokas de pluraj tagoj gravan aŭtovojon, postulante la rajton kolektiĝi en sindikatoj. [AIZAR RALDES / AFP]
La ministoj blokas de pluraj tagoj gravan aŭtovojon, postulante la rajton kolektiĝi en sindikatoj. [AIZAR RALDES / AFP]

26/08/2016

La socia movado dramiĝis. En Bolivio, la vic-ministro pri Internaj aferoj Rodolfo Illanes, forkaptitaj de ministoj, estis murdita de liaj kaptintoj.

« Ĉiuj indicoj indikas, ke nia vic-ministro Rodolfo Illanes estis malkuraĝe kaj perforte murdita », anoncis ĵaŭdon vespere la ministro pri Internaj aferoj Carlos Romero. La viktimo atingis Panduron, alta vilaĝo situanta cent kilometrojn okcidente de La-Pazo, por komenci dialogon kun la ministoj, kiuj blokis vojon de pluraj tagoj, postulante reformon de la laborjuro.

Laŭ la aŭtoritatoj, li estis forkaptita de la ministoj, kiuj mortigis lin. Rodolfo Illanes estis « humiligita, torturita kaj ĝismorte frapita (...) laŭ la informoj, kiujn ni havas », detaligis la ministro pri Defendo Reymi Ferreira, kiu eksplikis ke la aŭtoritatoj provas « havigi al si » lian korpon « per dialoga rimedo », dementante la sendon de militistoj por rekuperi la kadavron.

Laŭ li, « 100 ĝis 200 personoj estis arestitaj », kaj « la agitistoj estis identigitaj ». « Tiu ago ne restos nepunita, punoj okazos », avertis fine la ministro pri Defendo, dum lia samrangulo pri Internaj aferoj elvokis « kriman agon senprecedencan », kaj postulis de la justico, ke ĝi tute klarigu la draman aferon.

Rodolfo Illanes, krima advokato 56-jaraĝa enposteniĝis en marto kiel vic-ministro, kaj devis deĵori kiel mediaciisto kun la ministoj. Tiuj ĉi blokadas de pluraj tagoj gravan aŭtovojon, postulante la rajton kolektiĝi en sindikatoj.

Kolizioj okazis tiujn tri lastajn tagojn, vundante dudekon da policistoj kaj mortigante plurajn ministojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }