16/07/2016
Vjetnamio ŝajne estas unu el la plej fermitaj landoj en Azio, interalie pri kio okazas en ties malliberejoj. Raporto de "Internacia Amnestio" denuncas nehumanajn vivkondiĉojn en la malliberejoj : truditaj malaperoj, torturoj, senigo de medicina flegado. La ĉefaj viktimoj estas malliberuloj pro opinio, aktivuloj, blogistoj.
La raporto de Internacia Amnestio baziĝas sur 18 atestoj kaj unu jaro da enketo. « En 2016, plu ekzistas 84 malliberuloj pro opinio. Malliberuloj, kiuj nenion faris, krom pace esprimiĝi, substrekas Cécile Coudriou, kunprezidentino ĉe "Internacia Amnestio". 84, estas unu el la plej gravaj ciferoj en Azia lando. »
« Tiu lando, ŝi memorigas, havas tre apartan reĝimon, kiu rifuzas ĉiajn kontraŭdirojn, ĉiajn disidencojn, kun ege potenca komunisma partio, kaj kiu povas malkuraĝigi liberesprimon per ĉiuj rimedoj. »
Cécile Coudriou denuncas la hipokritecon de la vjetnamia registaro, kiu antaŭ jaro, ratifis la Konvencion de UN kontraŭ torturo, kaj kiu videble ne ŝanĝis siajn praktikojn. « Estas tute nove, ke la kontraŭdiroj inter publikaj deklaroj, promesoj, kaj la realaj praktikoj ankoraŭ nun en 2016, fariĝas pli kaj pli evidentaj », emfazas la kunprezidentino de la NRO pri defendado de homaj rajtoj. « En februaro 2015, Vjetnamio ratifis la Konvencion de UN kontraŭ torturo. Kaj ratifi tiun Konvencion supozas, ke la registaro ŝanĝas siajn leĝojn por meti ilin en konformo kun tiu Konvencio kontraŭ la torturo. Post iom pli ol jaro, estas klare ke tio ne estas sufiĉa, ni do esperas ke aliaj landoj faros premon sur Vjetnamio, ke la aferoj pliboniĝu en la venontaj monatoj. »