11/07/2016
La manifestacioj kontraŭ la policaj perfortoj daŭris dimanĉon en pluraj usonaj urboj, interalie en Bâton-Rouge, Luiziano, kie afrik-usonano estis mallongdistance pafmortigita.
La polico intervenis por ĉesigi neregistritan manifestacion. Inter tridek kaj kvardek personoj estis arestitaj. La kontraŭ-ribelaj fortoj eniris en proprietaĵon, en kiu rifuĝis manifestaciantoj.
Tiu virino enlasis ilin :
« Ni komprenis, ke ili estos arestitaj. Ili estis sur la stratoj. Ni enlasis ilin en nian ĝardenon, ke ili metu sin en sekureco. Mi havas amikojn en la polico, ili estas bonaj policoficiroj. Sed tiuj homoj bezonis protektadon. Mi do malfermis mian pordon ».
Kolektiĝoj ankaŭ okazis en Atlanto, kie kelkaj svingis afiŝtabulojn de la movado « Black Lives Matter » (nigraj vivoj gravas). La manifestaciantoj defiladis kriante « Ne pafu », « Haltigu perforton ».
Ĉikago spertis sian trian sinsekvan tagon da manifestacioj kontraŭ la policaj perfortoj. « Haltigu mortigi nin », estis legeble sur la afiŝtabuloj.
Indianapolis:
Los-Anĝeleso:
San-Francisko:
Vaŝingtono :