/image%2F0553642%2F20160708%2Fob_29c1eb_15321378-cinq-policiers-tues-par-des-s.jpg)
08/07/2016
Kvin policistoj estis pafmortigitaj fare de kaŝpafantoj dum manifestacio kontraŭ la mortigaj policaj perfortoj kontraŭ Afrik-usonanoj, tiujn pasintajn tagojn.
« Dalaso devas vekiĝi kunige fronte al tiu koŝmaro », provas persvadi sin la ĵurnalo Dallas Morning News.
Du personoj estis suspektataj post tiuj pafoj, sed « konfuzo » regas, agnoskas la teksasa ĵurnalo. La aŭtoritatoj publikigis tuj post la pafoj, foton de suspektata viro, kiu liveris sin mem ĉe la polico.
Laŭ lia frato, kiu estis ĉe lia flanko en la manifestacio, la suspektato « kunportis neŝargitan armilon al la manifestacio, sed kiam la pafoj komenciĝis, li tuj donis sian armilon al policisto por eviti konfuzon kun kaŝpafanto ».
La pafoj okazis kore de la urbo, notas la ĵurnalo New York Times, sufiĉe proksime de la sidejo de la registaro de la Ŝtato Teksaso, kaj en kvartalo de komercejoj kaj hoteloj, en kiu okazis la manifestacio.
/image%2F0553642%2F20160708%2Fob_86f4f2_15320929-la-mort-de-philando-castile-e.jpg)
Tiu protesta marŝado sekvis ambaŭ perfortajn mortojn de nigraj usonanoj pafmortigitaj ĉi-semajne, fare de policistoj en Minesoto kaj Luiziano.
En tiu terura streĉa etoso inter policistoj kaj la Afrik-usonaj civitanoj, ni ne devas lasi la koleron regi, admonas la Dallas Morning News en konsternita frontpaĝo. « Neniu venkos ĉi-maniere »
Filadelfio:
Vaŝingtono: