12/07/2016
Pluraj miloj da personoj defiladis ĉi-semajnfine sur la stratoj de la brita ĉefurbo subtene al la movado lanĉita en Usono, por denunci la murdojn de nigraj civitanoj fare de policistoj.
Vivoj de nigruloj gravas. Tiu slogano, famkonata nun en Usono, atingas Eŭropon. Unue en Londono, kie pluraj centoj da personoj defiladis sabaton, subtene al la manifestacioj organizitaj en pluraj usonaj urboj.
La kolektiĝo okazis en la pluretna kvartalo Brixton, sude de la brita ĉefurbo. La manifestaciantoj portis afiŝtabulojn kun sloganoj kiel « Haltigu mortigi nin » kaj « la blanka silento kostas vivojn ». Ili protestis kontraŭ la morto de du nigraj viroj, mortigitaj de la polico, en Luiziano kaj en Minesoto.
Tiu manifestacio ankaŭ intervenas du tagojn, post kiam nigrulo pafmortigis kvin policistojn en Dalaso, Teksaso, dum manifestacio kontraŭ la policaj perfortoj, antaŭ ol esti siavice mortigita.
Alia defilado dimanĉon
Dimanĉon, centoj da manifestaciantoj daŭrigis la mobilizadon, ĉefe nivele de Oxford Street, norde de la urbo. Ili skandis « Hodiaŭ, la stratoj estas niaj », svingante afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeblaj « Ne justeco, ne paco », kaj kantante la kanzonon de Michael Jackson « They Don't Care About Us » ("Ili ne prizorgas nin"). La manifestacio haltis momenton antaŭ la usona ambasadejo.
Pli ol 500 personoj estis pafmortigitaj de la polico en 2016 en Usono, laŭ datumbazo kompilita de la ĵurnalo Washington Post.
(…)