Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juillet 2016 4 21 /07 /juillet /2016 21:40
Tutmondo : Mortopuno : rekorda kresko de la ekzekutoj en 2015

21/07/2016

En 2015, laŭ la jarraporto de Internacia Amnestio pri mortokondamnoj kaj ekzekutoj, 15 landoj ekzekutis mortokondamnitojn. Kreskado de 54% kompare kun 2015.

Pli ol 1634 personoj estis mortkondamnitaj en 25 landoj, t.e 53 pliaj ol en 2014. Tiu cifero ne enkalkulas la personojn ekzekutitajn en Ĉinio – "Internacia Amnestio" suspektas, ke tiu lando estas tiu, kiu plej ekzekutas en la mondo – ĉar la statistikoj estas konsiderataj kiel ŝtatsekreto.

Sauda Arabio, Irano kaj Pakistano respondecas pri 89% el la ekzekutoj en 2015. Sauda Reĝlando ekzekutis pli ol 158 personojn, kaj Irano pli ol 977, t.e respektiva kreskado de 76% kaj 31% kompare kun pasinta jaro. En Pakistano, 236 ekzekutoj okazis, tio estas la plej alta cifero el la tuta historio de la lando.

Laŭ informoj de "Internacia Amnestio", Irano kaj Pakistano mortigis neplenaĝulojn, kiuj aĝis 18 jarojn en la momento de la riproĉitaj faroj. En Mezoriento, kaj en Afriko, plejparte el la kondamnitoj suferas tiun punon pro deliktoj ligitaj al terorismo.

Novaj landoj abolis mortopunon

Aliparte, la totala nombro de aboliciaj landoj atingas 102, ĉar Respubliko Kongo, Fiĝioj, Madagaskaro kaj Surinamo abolis mortopunon dum tiu jaro.

Aliaj landoj rezervas mortopunon al specifaj kazoj. Ses landoj deklaras, ke ili abolis mortopunon por la krimoj de nespecifa juro, kaj 32 landoj estas aboliciaj en praktiko.

Ĉiuj ciferoj estas eltiraĵoj de oficialaj datumoj krom por Belorusio, Ĉinio, Vjetnamio, kiuj rifuzas publikigi siajn datumojn. Aliparte, "Internacia Amnestio" akiris neniun informon pri Nord-Koreio, Laoso, Malajzio, Sirio kaj Jemeno, landoj kiuj ne kolektas tiajn datumojn. Konsekvence, la ciferoj publikigitaj de "Internacia Amnestio" estas taksoj.

http://fr.euronews.com/2016/07/20/nombre-total-d-executions-a-augmente-en-2015-selon-un-rapport-d-amnesty

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }