Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2016 3 20 /07 /juillet /2016 09:20
Portugalaj marbordaj gardistoj el la agentejo Frontex eskortas migrantojn kaj rifuĝintojn apud la greka insulo Lesbo, la 18an de oktobro 2015. AFP PHOTO / DIMITAR DILKOFF
Portugalaj marbordaj gardistoj el la agentejo Frontex eskortas migrantojn kaj rifuĝintojn apud la greka insulo Lesbo, la 18an de oktobro 2015. AFP PHOTO / DIMITAR DILKOFF

20/07/2016

La ses plej riĉaj landoj de la mondo akceptas malpli ol 9% el la rifuĝintoj. Tio estas la zorgodona raporto ĵus publikigita de la brita NRO Oxfam. La plej malriĉaj landoj do gastigas plimulton el la rifuĝintoj. La internacia organizaĵo petas de la Ŝtatoj, ke ili reagu fronte al tiu malekvilibro.

Francio, Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Ĉinio kaj Japanio estas la ses plej riĉaj landoj en la mondo. Ili reprezentas pli ol duono el la tutmonda ekonomio. Tamen, ili akceptas nur 2,1 milionojn da rifuĝintoj en sumo de 23 milionoj en la mondo.

La plej malriĉaj landoj kiel Turkio, Libano, Palestinaj Teritorioj, Jordanio, Pakistano, kaj Sud-Afriko akceptas pli ol 50% el la rifuĝintoj, dum ilia ekonomio partoprenas je la nivelo de 2% al la tutmonda ekonomia kreskado. Oxfam do petas pli justan dividon en la akceptado de la rifuĝintoj.

Germanio : la plej akceptema lando

« Tio estas defio, sed temas pri trovo de ĝenerala kaj kunordigita respondo de ĉiuj landoj, eksplikas Maya Mailer, kiu estras la sekcion pri humanitara politiko en Oxfam. Tiom pri la akceptada politiko, kiom pri la subteno al la landoj kun mezaj kaj malfortaj ekonomiaj niveloj. Nuntempe, la eŭropaj landoj emas redukti enmigradon, starigi landlimojn prefere al oferto por la rifuĝintoj, de loko kaj laŭleĝaj rimedoj por sekurece vivi. »

La sola riĉa lando, kiu distingiĝas en la raporto estas Germanio, kiu akceptis multajn rifuĝintojn ĉi-jare. Post du monatoj, UN organizos kunsidon en Novjorko por esplori la krizon de migrantoj kaj trovi solvojn. Oxfam esperas, ke la estroj el la tuta mondo konsciiĝos pri tiu malekvilibro antaŭ tiu kunsido.

http://www.rfi.fr/ameriques/20160719-six-pays-plus-riches-monde-accueillent-moins-9-refugies

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }