Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2016 5 22 /07 /juillet /2016 12:45
Foto : en Acajutla en Salvadoro
Foto : en Acajutla en Salvadoro

22/07/2016

La 7an de julio, en la havenoj de kvin kontinentoj, la dokistoj demonstris, ke neniam plu ili paŝos solaj. Tio eĥas la devizon de ilia tutmonda organizaĵo (IDC - International dockworkers council) : « Neniam plu ni laboros solaj ». Post hora striko en la havenoj, kie ili laboras, la dokistoj elmontris sian kapablecon organiziĝi internacie, dum tiu unua tutmonda protesta tago.

Jen ilia deklaracio :

  • Havenoj estas danĝeraj laborlokoj. La dungintoj povus fari pli por ilin sekurigi.
  • Niaj laborpostenoj ofte estas malstabilaj, ni volas ke niaj familioj ne spertu vivmalfacilaĵojn.
  • Niaj sindikatoj oftege suferas atakojn de niaj dungintoj kaj de la registaroj, kiuj provas redukti niajn salajrojn kaj difekti niajn laborkondiĉojn.
  • La multnaciaj entreprenoj devas respekti la internaciajn labornormojn en ĉiuj landoj.
  • Robotigo grave minacas niajn laborpostenojn, kaj kelkaj dungintoj utiligas tion por malfortigi la sindikatojn.
  • Kelkaj registaroj provas senigi nin de niaj leĝaj rajtoj sur la laborloko.
  • Niaj laborpostenoj havas decidigan gravecon por la tutmonda ekonomio. Sen nia laboro, la varoj ne estus transportitaj en ĉiujn partojn de la mondo ; bazaj produktaĵoj esencaj al via ĉiutaga vivo (nutraĵoj, veturiloj, mebloj, karburaĵoj, ktp.) ne estus disponeblaj.
  • Ni ne lasos daŭri tiuj atakoj. La sindikatoj de la dokistoj el la tuta mondo rebatas.

Jen, kion ili petas :

  • De la publiko : subteni tiun kampanjon favore al nia peto, pri respekto kaj digneco.
  • De la dungintoj : ĉesigi tiujn atakojn kaj intertraktadi kun niaj sindikatoj por akiri konkretajn akordojn.
  • De la registaro : protekti la gelaboristojn, prefere al la entreprenoj.

Por pli da informoj, fotoj kaj videoj, konsultu la fejsbupaĝon :

IDC International Dockworkers Council

https://www.youtube.com/watch?v=BCRiiLOnKpk

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }