19/07/2016
Post la juĝistoj, la armeo… la elpurigado daŭras, eĉ intensiĝas en Turkio. De nun la sektoroj pri edukado kaj amaskomunikiloj estas tuŝataj. La persekuto kontraŭ la simpatiantoj de Fethullah Gülen kulminas.
Laŭ la novaĵagentejo Reuters, la laborpermesiloj de 21 000 instruistoj, kiuj laboras en la privata sektoro estos nuligitaj. Tio aldoniĝas al pli ol 1500 universitataj docentoj, kies demisio estis petita de la Konsilio pri supera edukado (YÖK), kaj la 15 000 funkciuloj de la ministrejo pri Edukado, kies laborkontraktoj estis interrompitaj.
Ankaŭ la amaskomunikiloj estas akuzataj pri komploto. Eldonrajto de radiostacioj kaj televidoj estis nuligitaj, ĉar ili estis juĝitaj kiel proksimaj de Fethullah Gülen.
De post la provo de puĉo, kiu okazis sabaton, la Prezidento Erdoğan asertas, ke la fortoj favoraj al Gülen, eks-aliancano de la AKP, fariĝinta nerepacigebla malamiko, prirespondecas ĝin.