17/07/2016
La ciferoj estas nerefuteblaj. Pli ol 260 milionoj da infanoj en la mondo ne frekventas lernejon, laŭ la lasta raporto pri Edukado de Unesko. Sub-Sahara Afriko estas la regiono, kiu prezentas la plej fortan procenton da instrumanko en la mondo, tamen en Suda Azio la infanoj estas la plej multnombraj, kiuj ne povas frekventi lernejon.
El la 263 milionoj da infanoj, kiuj ne frekventas lernejon en la mondo, triono loĝas en Suda Azio. En tiu regiono, almenaŭ duono el la junuloj ne frekventas lernejon.
La tri landoj, kiuj plej negative pezas estas Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo. Barato estas la plej koncernata lando kun 47 milionoj da infanoj en instrumanka situacio, t.e unu barata junulo el du.
Alia regiona specifeco, en Suda Azio ekzistas la plej ampleksa diferenco en aliro al edukado laŭ la seksoj. La knaboj havas trioble pli da bonŝanco sidi en klasĉambro. Fakte, kvin milionoj da knabinetoj malpli ol 11-jaraĝaj, havas neniun aliron al edukado. La familioj ofte konsideras, ke vanas sendi la knabinojn al lernejo, kaj ke ili plej utilas hejme.
Unesko opinias, ke necesus investadi 39 miliardojn da dolaroj ĉiujare en la mondo antaŭ fino de 2030, por ebligi aliron al duagrada lernejo por ĉiuj junuloj en la mondo.