Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2016 1 25 /07 /juillet /2016 15:23
La sieĝitaj loĝantoj de Alepo timas malsategon
La sieĝitaj loĝantoj de Alepo timas malsategon

25/07/2016

Malsanulejoj estis denove pafcelitaj en Sirio. Kvar malsanulejoj kaj sango-banko estis bombitaj en Alepo, norde de Sirio.

La Asocio de Sendependaj Kuracistoj (AMI), kiu laboras surloke, denuncis la atakojn kondukitajn de la militaviadilaro de la reĝimo Baŝar Al-Asad kaj ties rusa aliancano. La lokaj kunordigaj komitatoj, kontraŭstarantaj la sirian reĝimon, asertas ke tiuj bombadoj okazigis la morton de 121 Sirianoj, inter kiuj 53 en Alepo.

En la nokto de sabato ĝis dimanĉo, novnaskito interalie, estis mortigita en unu el tiuj malsanulejoj, indikis AMI, kiu aranĝas sancentrojn en la urbo. La suĉinfano mortis post disrompo de ĝia nutrado en oksigeno, post bombado sur la malsanulejo. Tiu establaĵo suferas pri bombado por la dua fojo.

La kvar sancentroj bombitaj estas nun detruitaj, nur kvin plu funkcias en tiu sektoro de Alepo.

De post la pasinta 17a de julio, la orientaj kvartaloj de la siria urbo, kontrolataj de la ribelantoj, estas tute sieĝataj. La humanitara situacio por la 200 000 loĝantoj de tiuj kvartaloj eĉ malpliboniĝas, dum la riskoj de malsatego kaj ĝenerala malabundeco kreskas tagon post tago.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, Sirio estis la plej danĝera lando por la humanitaraj laboristoj pasintjare, kun 135 atakoj kontraŭ la personaro kaj la medicinaj infrastrukturoj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }