Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2016 3 13 /07 /juillet /2016 13:42
Monda Organizaĵo de la Intelekta Propraĵo : Labourstart kampanjo : Ĉesigu la represion kontraŭ la sindikatanoj kaj la malkaŝantoj de kompromitaj informoj

13/07/2016

En septembro 2014, la Ĝenerala Direktoro de la Monda Organizaĵo de la Intelekta Propraĵo (MOIP) Francis Gurry, maldungis la prezidanton de la Konsilio de la personaro, Moncef Kateb, dum li estis malkaŝonta kompromitajn informojn pri fraŭdoj, kondamnindajn agojn, malbonan mastrumadon, kaj ŝtelon de DNA de salajruloj. Nun Gurry provas fermi la Konsilion de la personaro kaj anstataŭigi ĝin per pli konsentemaj personoj.

Gurry decidis krei propran Konsilion de personaro en la MOIP, kaj preparas nun kontraŭleĝajn balotojn en la celo eksigi la Konsilion de personaro taŭge elektita, kiu estas laŭ li tro kritikema. Tio senigos la personaron de MOIP de la lasta sendependa voĉo, kiu kuraĝas elmontri la malbonajn praktikojn, kaj la potencajn ekscesojn en tiu specialigita institucio de Unuiĝintaj Nacioj.

Inter aliaj provoj, temas pri senespera gesto de Gurry, kies celo estas kaŝi kaj malaperigi enketan raporton, kies enhavo ŝajne estas malfavora al li, koncerne la asertojn, kiuj akuzas lin. Tio sekvas publikan aŭdiencon en la Usona kongreso, en kiu li estis komparita al Sepp Blatter, eks-prezidanto de la FIFA, kaj letero de la ĉefoj de pluraj bipartiaj sub-komitatoj petante lian maldungon.

Ni bezonas vian subtenon.

Bonvolu skribi al Gurry, ke li haltigu la represion kontraŭ la malkaŝantoj de informoj, kaj la Konsilio de la personaro laŭleĝe elektita. Petu de la Ŝtatoj, membroj de la MOIP, ke ĝi postulu la demision de Gurry. La kredindeco de la Organizaĵo, de la Membro-ŝtatoj kaj de la tuta sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estas koncernataj.

Retmesaĝo :

Al la membroj de la MOIP kaj ĉiuj koncernataj partoj,

Bonvolu komprenigi al Sinjoro Gurry, ke la represio kontraŭ la malkaŝantoj de informoj kaj la Konsilio de la personaro laŭleĝe elektita, devas ĉesi. Ni admonas vin, Membro-ŝtatoj de la MOIP, ke vi postulu la demision de Francis Gurry. La kredindeco de la Organizaĵo, de la Membro-ŝtatoj kaj la tuta sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estas koncernataj.

Monda Organizaĵo de la Intelekta Propraĵo : Labourstart kampanjo : Ĉesigu la represion kontraŭ la sindikatanoj kaj la malkaŝantoj de kompromitaj informoj

Partnerece kun la Federacio de la asocioj de la internaciaj funkciuloj (FICSA), de kiu estas membro la Asocio de la personaro MOIP. FICSA estas federita grupo de asocioj de personaro/sindikatoj de organizaĵoj apartenantaj al komuna sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }