Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2016 7 03 /07 /juillet /2016 09:01
Foto : Jorge Louis Plata/Reuters
Foto : Jorge Louis Plata/Reuters

De kelkaj semajnoj, strikantaj insruistoj blokas vojojn en la Ŝtato Oaĥako (sude de Meksiko). La blokadoj estas tiel, ke la meksika registaro estas nun devigata sendi nutraĵojn en kelkajn regionojn de Oaĥako.

La unua aviadilo, kiuj transportis 18 tunojn da maizo, surteriĝis en Puerto Escondido, marborda urbo, ĵaŭdon matene.

La aŭtoritatoj plu uzados tiujn aerpontojn ĝis la venonta semajnfino. Preskaŭ 100 tunoj da bazaj varoj estos importataj. Ili estos poste disdonitaj en spicejoj subvenciataj de la Ŝtato en ĉirkaŭ 300 plej malriĉaj komunumoj de la Ŝtato.

« Miloj da infanoj ne plu frekventas lernejon kaj havas nenion por manĝi » maltrankviliĝis la ministro pri Internaj aferoj Miguel Angel Osorio Chong. « Ni devas agi, ni ne plu povas allasi tiun situacion. »

Siaflanke, la instruistoj akuzas la registaron, ke ili memvole kreis tiun laŭdire malabundecon por kontraŭstari ilian proteston. La instruistoj blokas la vojojn postulante eksigon de la radikalaj reformoj, respondecaj laŭ ili, pri la malbonega stato de la meksika eduksistemo.

« Temas pri amasinforma kampanjo kreita por pravigi ĉesigon de la blokadoj » eksplikas David Estrada, unu el la sindikataj gvidantoj de la instruistoj de Oaĥako. « La registaro volas, ke la homoj akiru malbonan opinion pri la instruistoj. »

Estrada, kiu apartenas al la sindikato "Coordinadora Nacional de Trabajadores de la Educación" (CNTE) indikas, ke kelkaj el la vojbaraĵoj estas malfermitaj dumnokte, kaj ke la nutraĵo kaj benzino ĉiam sukcesis trapasi – kvankam tio necesigas « iom pli da tempo ».

Samtempe la estraro de la CNTE asertis, ke ĝi intensigos la manifestaciojn dum la tri venontaj tagoj. La sindikato deziras plifortigi la vojbaraĵojn en la regiono Oaĥako kaj starigi aliajn en la cetero de la lando. Membroj de la CNTE el la Ŝtato Ĉiapaso jam precizigis, ke li enlasos la cisterno-kamionojn.

La konflikto inter la registaro kaj la instruistoj daŭras – kaj neniu solvo estas konjektita. La prezidento Enrique Peña Nieto volas fari de tiu reformo decidigan aranĝon el sia mandato, sed la instruistoj opinias, ke Nieto provas privatigi la eduksistemon.

La CNTE ofte utiligis portempajn vojbaraĵojn por fari premon sur la registaro. Sed la sindikato decidis intensigi tiun strategion post la arestado de du sindikataj gvidantoj, kaj la volo de la registaro rapide efektivigi la reformojn.

La sindikato kaj la registaro tamen intertraktadas provante kvietigi la situacion. La 19an de junio, 9 personoj mortis dum alfrontiĝoj kun la federala polico sur vojbaraĵo, en la ĉirkaŭaĵo de Nochixtlán, proksime de la urbo Oaĥako.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }