Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2016 7 31 /07 /juillet /2016 14:33
Pli ol 3000 loĝantoj estas minacitaj de la akvoleviĝo en la giganta ladurbo West Point. (Foto :DR)
Pli ol 3000 loĝantoj estas minacitaj de la akvoleviĝo en la giganta ladurbo West Point. (Foto :DR)

31/07/2016

Fronte al la akvoleviĝo, miloj da loĝantoj de West Point en Monrovio, liberia ĉefurbo, devas forlasi tiun gigantan ladurbon minacitan de marondoj.

Inter 75 000 kaj 90 000 personoj ege malriĉaj vivas en tiu nesalubra kvartalo okcidente de la liberia ĉefurbo, en duoninsulo, kiu etendiĝas en Atlantiko. Domaĉoj, kabanoj, loĝejoj kaj butiketoj pri reuzitaj materialoj amasiĝas laŭ 4 kvadrataj kilometroj.

De antaŭ du jaroj, ŝtormoj kaj risko de subita englutado minacas kelkajn urbojn en la malriĉaj landoj, el kiuj Monrovio. Nuntempe, almenaŭ 3000 loĝantoj estas en « gravega situacio » kaj bezonas tujan helpon, deklaras J. Nyan, prefekto taskita pri la ladurbo.

Laŭ li, 1,5 miliono da dolaroj estus bezonata (preskaŭ 1,34 miliono da eŭroj) por konstrui daŭrajn loĝejojn por la delokitoj de West Point. Tio reprezentas gigantan monsumon por la modesta buĝeto de Liberio.

Demore Moore, prezidanto de asocio pri viktimoj de akvoleviĝo, urĝigas la aŭtoritatojn plirapidigi la konstruadon de sekuraj loĝejoj ĉar, li asertas, « la sola solvo estas delokigo, se ne la tuta kvartalo estos subakvigita de la maro

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }