03/07/2016
La kroataj aŭtoritatoj blokis la trafikon ĉe la landlimo Bezdan-Batina, inter Serbio kaj Kroatio, merkredon vespere kaj ĵaŭdon, starigante metalajn panelojn du metrojn alta sur la ponto, kiu trapasas Danubon. Por la unua fojo, Kroatio konstruis apartan « muron » kun Serbio.
La metita preteksto, laŭ la kroata publika televidkanalo HRT, estas la ĉeesto de centoj da rifuĝintoj (700) en Sombor, en Serbio, dek kvin kilometrojn for de la landlimo. La amaskomunikiloj ne konfirmis la informon, kaj ĝi estis dementita de surlokaj atestantoj.
La kroatia polico referencas al la artikolo 7 (Oficiala bulteno 83/13) pri la kontrolo de la landlimoj, kiu permesas starigon de teknikaj obstakloj « en la celo eviti eventualajn pruvojn de eniro en Kroatan Respublikon », precizigante tamen, ke nun la sekureco ne estas minacata.
En Batina, la policistoj deplojadis sin, oficiale por haltigi la trafikon de migrantoj. Sammomente, en Hungario, patroloj de armitaj soldatoj veturis en militistaj kamionoj laŭlonge de la landlimo kun Serbio.
Ĉirkaŭ 700 rifuĝintoj estas registritaj en Vojvodino, memstara serba provinco, el kiuj 40% da neplenaĝuloj. 300 estas gastigitaj en kampejo en Subotica kaj 50 en Sombor.