Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2016 2 05 /07 /juillet /2016 15:22
Julia numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

05/07/2016

Eŭropo refarendaSerge HALIMI

S-ro Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, certe bedaŭras ke li asimilis eventualan negativan voĉdonon de la britoj al „komenco de malkonstruo ne nur de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ de la eŭropa civilizacio”. Tamen, la venko de la Briteliro estas ja fulmotondro por la tuta Malnova Kontinento. Ĉar, ĉi-foje, malfacilos ignori la universalan voĉdonon per apogiĝo al politika klaso malaprobata de la rezulto de la referendumo de la 23-a de junio por iel fliki aranĝon, kiun la popolo forĵetis. (...)

http://eo.mondediplo.com/article2380.html

Dek jaroj da fujimorismo - Amanda CHAPARRO

SINJORO Alberto Fujimori gvidis Peruon de 1990 ĝis 2000, apogate de sia „dekstra brako”, la tre influhava Vladimiro Montesinos, direktoro de la Nacia Informservo (SIN). Aktuale en malliberejo, ili ambaŭ plenumas punon de dudek kvin jaroj pro krimoj kontraŭ la homaro kaj pro korupto. Veninte en la potencon en kunteksto de ĝenerala krizo, la profesoro Fujimori, de japana origino, enpotenciĝis en lando ruiniĝanta, kun rekorda inflacio de preskaŭ 2000 elcentoj kaj de ses jaroj ĉiam pli enprofuniĝante (...)

http://eo.mondediplo.com/article2378.html

Sklavoj de la 21-a jarcento en Kataro – David GARCIA

Zorgema transformi sian riĉaĵon en potencon kaj influkapablon, Kataro multigas la prestiĝ-operaciojn, kiel la organizadon de la piedpilka Monda Pokalo en 2022. Sed tiuj grandaj publikaj konstruejoj kaj ilia kvanto da akcidentoj malkaŝis la arkaismon kaj brutalecon de protekto-sistemo de la eksterlandaj laboristoj, kiu proksimas servutecon. DISKRETE, nia grupo ekiras. Gravas ne altiri la atenton de la polico, kiu postkuras la homojn interesiĝantajn tro proksime pri la sorto de la eksterlandaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2376.html

La ekonomikisto, la indiĝenoj kaj la kadastro - Rafaël COLLIAUX

HERNANDO de Soto estas tre flatata homo en tiu ĉi elekta periodo de Peruo. Ekonomikisto kun pluraj premioj,, li estis proksima konsilisto de la prezidanto-diktatoro Alberto Fujimori en la 1990-aj jaroj kaj poste, en 2011, li implikiĝis en la elektokampanjo de ties filino, s-ino Keiko Fujimori. En Francujo li reprezentas la pozicion „Kontraŭ-Piketty”, preferatan de la gazeto Le Point. Liaj laboraĵoj estas parto de la nepraj referencoj de la Agentejo de Usono por la Internacia Disvolvado (USAID) (...)

http://eo.mondediplo.com/article2377.html

La lingvo de Eŭropo - Benoît DUTEURTRE

Kiam mi demandis al mia nevo kial li konstante uzas anglajn vortojn, eĉ tiujn, kiuj havas francan ekvivalenton, li respondis ke "l’anglais, c’est plus style" (la angla estas pli laŭmoda). Kaj kiam li atingas kontentigan rezulton, li ekkrias "Yes !" kun kunpremitaj pugnoj, anstataŭ "Oui !" aŭ "Je suis content !" (Bonege !). Mi estis pripensanta ĉi tion en mia aŭto antaŭ kelkaj tagoj dum aŭskultado de programo en Fun Radio. Per ludema tono, la prezentisto diris al siaj junaj aŭskultantoj ke ili parolu (...)

http://eo.mondediplo.com/article2375.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }