Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2016 1 04 /07 /juillet /2016 13:55
Fajrobrigadistoj laboras en la kvartalo Karrata, tagon post la atenco. Foto : KHALID AL MOUSILY / REUTERS
Fajrobrigadistoj laboras en la kvartalo Karrata, tagon post la atenco. Foto : KHALID AL MOUSILY / REUTERS

04/07/2016

La iraka registaro dekretis tri tagojn da nacia funebro post la atenco, kiu frapis la ŝijaisman kvartalon Karrada en Bagdado.

Tiu terura buĉado okazigis almenaŭ 213 mortintojn, kaj la bilanco povus pligraviĝi : el la ĉirkaŭ 200 vunditoj, kelkaj estas en kriza stato.

Dum miloj da Bagdadanoj festis la ramadanon en la stratoj de la urbo, fridujkamiono kondukita de kamikazo eksplodis. La eksplodo tuj kaŭzis nepriskribeblan kaoson, sekvata de giganta incendio.

Tiun atencon, la plej mortigan de antaŭ jaro en Irako, prenis sur sin rapide la "grupo Islama Ŝtato".

Tiu buĉado sendube estas reprezalioj, post la ĵusa malvenko de "Daiŝo" kaj la rekonkero de la urbo Faluĝa fare de la iraka armeo.

Loĝanto atestas : « Ni estas ege malĝojaj pro ĉiuj ĉi senkulpaj viktimoj. Tiu katastrofo okazis, dum ni festis la sanktan Nokton de la Destino por la fino de la ramadano. Mi ne scias kion diri al vi. Tio estas tragedio, abomeninda ago. Kaj ni celebras la Sanktan Nokton kun malĝojo ».

Akuzata pri senpoveco kaj malfortigita, la iraka registaro anoncis plian serion da sekurecaj aranĝoj.

Rapidaj skaniloj estos instalitaj ĉe ĉiuj eniroj en Bagdadon por detekti eksplodaĵojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }