23/07/2017
Nova kampanjo kontraŭ la migrantoj aperis en la retpaĝoj de la hungara registaro, kaj en kelkaj ĵurnaloj proksimaj al la konservativa plimulto. La malamikaj mesaĝoj kontraŭ la eksterlandanoj havas kiel temon interalie, terorismon kaj perforton kontraŭ la virinoj.
« Ĉu vi sciis? La parizaj atencoj estis plenumitaj de migrantoj ! ». Tio estas legebla en unu el la malamikaj mesaĝoj elsenditaj de la aŭtoritatoj en Budapeŝto. Mikskonfuzaĵoj kaj kontraŭ-veroj akumuliĝas : « Ĉu vi sciis ? La ekscesoj kontraŭ la virinoj, eksponenciale kreskis de post la komenciĝo de la migrada ondo en Eŭropo ».
Kaj la kontraŭ-migranta kampanjo elvokas senretene ĉiajn fantaziaĵojn : « Ĉu vi sciis ? Bruselo volas, ke ni akceptu nombron de migrantoj, ekvivalentan al la loĝantaro de urbo ».
Disvastigi ksenofobion
Kvankam la hungara opozicio denuncas kampanjon, « kiu havas kiel solan celon disvastigi absolutan kaj senliman ksenofobion tra la lando », la registaro de Viktor Orbán fakte jam kampanjas kadre de referendumo, kiu okazos la 2an de oktobro, koncerne la mekanismon de divida kvoto de la rifuĝintoj en la landoj de Eŭropa Unio.
La hungara Ĉefministro juĝas kiel « tro permeseman » la eŭropan politikon pri migrado. Li kutime prezentiĝas kiel « defendanto de la eŭropa civilizo » kaj apogas sin sur la naciisma fibro, dum la opozicio pene klopodas organiziĝi.