Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2016 3 06 /07 /juillet /2016 13:28
ATTILA KISBENEDEK / AFP
ATTILA KISBENEDEK / AFP

06/07/2016

« Ĉu vi volas, ke Eŭropa Unio dekretu devigan relokigon de ne-hungaraj civitanoj en Hungario sen aprobo de la hungaria Parlamento ? »

Tiu demando estos metita ĉe la hungaraj civitanoj venontan 2an de oktobro. La registaro, kiu kontraŭstaras starigon de kvotoj deciditaj de Eŭropa Unio, jam instalis afiŝtabulojn en la stratoj, sur kiuj estas legeblaj : « Sendu mesaĝon al Bruselo, ke la afero estu klara ankaŭ por ili ».

Sed kial la konservativa ĉefministro Viktor Orbán tiel penas, dum la aranĝo estas jam efektiva ? Tiu politika analizistino eksplikas : « Tuj post la referendumo pri briteliro, unu el la konkludoj faritaj de la hungara registaro estis, ke la popolesprimo aŭdiĝu. Ĝi fakte referencis al la referendumo ĉi tie en Hungario. La registaro volas plifortigi sian intertraktan potencon fronte al EU, asertante ke ĝi obeas al la volo de la hungara popolo ».

La registaro Orbán neniam kaŝis sian malamikecon kun la migrantoj. Pasintan someron, ĝi decidis starigon de kontraŭ-migranta barilo laŭ la serba kaj poste kroata landlimoj. Ĝi tute ne deziras apliki la devigan planon pri relokigado de la azilpetantoj, adoptita pasintan septembron, sed ke kelkaj landoj kiel Hungario, ne ankoraŭ aplikis.

Dum tiu kampanjo, kiu ĵus estis lanĉita, la partio de la registaro kaj ekstremdekstro petas diri NE al Bruselo. Siaflanke, la maldekstraj partioj luktos, por ke JES venku.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }