/image%2F0553642%2F20160710%2Fob_085d90_honduraso.jpg)
10/07/2016
Ŝia nomo aldoniĝas al la longa listo de ekologiistaj geaktivuloj murditaj en Honduro. Kvar monatojn post la morto de ŝia kolegino, Lesbia Yaneth Urquía Urquía estis mortigita per maĉeto merkredon 6an de julio. La aktivulino, 49-jaraĝa, aniĝis ankaŭ al la NRO Copinh, "civita konsilio de la popolaj kaj indianaj organizaĵoj de Honduro".
/image%2F0553642%2F20160710%2Fob_22a13f_honduraso2.jpg)
Ŝi kontraŭstaris projekton de hidroelektra baraĵo sur hundura rivero, apud kiu vivas indianaj popoloj.
Ĝis nun, neniu indico pri la identeco de la murdintoj ekzistas, sed ĉio indikas, ke Lesbia Yaneth Urquía Urquía estis murdita pro ŝia engaĝiĝo favore al defendado de naturmedio.
Antaŭ kvar monatoj, Berta Cáceres, alia aktivulino de la ekologia NRO Copinh estis mortigita. Ankaŭ ŝi, luktis kontraŭ la konstruado de baraĵo. Kvin suspektatoj estis poste arestitaj, ligitaj kun entrepreno, kiu minacis je morto Berta Cáceres.
/image%2F0553642%2F20160710%2Fob_7aae28_copinh.jpg)
Tomas Gomez Membreño, direktoro de la "NRO Copinh", maltrankviliĝas. « Laŭ ni, tiu plia politika murdo signifas, ke la defendantoj pri homaj rajtoj spertas daŭran minacon, sed ankaŭ tiuj, kiuj pace luktas por teritorioj. Tio estas nia konjektita estonteco : ili murdos nin, kaj se ili povas, ili malliberigos nin. »
Laŭ Tomas Gomez Membreño, li ne ricevas subtenon de la aŭtoritatoj en la lukto kontraŭ ekscesoj de la multnaciaj entreprenoj. « De ĉirkaŭ dek kvin tagoj, la polico komencis pridemandi personojn en malgrandaj komercejoj, por scii kion ni faras. Ili parolas pri ni kiel deliktintoj. Ni spertas malamikecan periodon. »
Laŭ la raporto de la NRO Global Witness, 109 ekologiistaj geaktivuloj estis mortigitaj en Honduro, inter 2010 kaj 2015.