Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2016 6 09 /07 /juillet /2016 20:15
Palestina knabo ludas proksime de sia eks-hejmo, oriente de Gazaa sektoro/ MAJDI FATHI/NurPhoto
Palestina knabo ludas proksime de sia eks-hejmo, oriente de Gazaa sektoro/ MAJDI FATHI/NurPhoto

09/07/2016

La 8an de julio 2014, la israela armeo lanĉis ofensivon, kiu okazigis multajn viktimojn kaj detruadon je senegala amplekso en Gazaa sektoro. 2 jarojn poste, neniu vera enketo komenciĝis pri la militkrimoj de ambaŭ kampoj dum la konflikto.

Dum 50 ofensivaj tagoj, la israelaj fortoj okazigis amasan detruadon kaj multajn viktimojn en la Gazaa sektoro, mortigante 1 500 civilulojn, el kiuj 500 infanojn.

La nova raporto publikigita pri tiuj faktoj prezentas interparoladojn kun proksimuloj de la viktimoj, priskribas la mankojn en la esploroj plenumitaj de la israelaj militistaj aŭtoritatoj, kaj mencias denove plurajn atakojn, kiuj nekontesteble celis civilulojn, malrespekte al la humanitara internacia juro.

« Mi ne komprenas kiamaniere krimo, kiu okazis antaŭ la kameraoj, perforta masakro de knaboj kiuj ludis sur la plaĝo, spektata de la tuta mondo, povas esti tolerata, sen persekuto de la krimuloj » diras Sobhi Bakr, membro de la familio de kvar knaboj, mortigitaj post israela aerfrapo la 16an de julio 2014.

AMBAŬKAMPE, PLENA NEPUNITECO

En Israelo, kondamno pro negravaj deliktoj.

La solaj persekutoj rezultantaj el enketoj plenumitaj de la israela armeo, celis tri soldatojn pro relative negravaj konfliktoj – rabado kaj obstrukco al ĝusta disvolviĝo de la enketo. Samtempe, pli gravaj krimoj, inter kiuj kelkaj povus konsistigi militkrimojn, restis nepunitaj.

Flanke de Palestino, Hamaso plenumas neniun enketon.

Flanke de Palestino, neniu serioza enketo estis plenumita pri la malrespektoj de homaj rajtoj, interalie militkrimoj, imputitaj al Hamaso kaj palestinaj armitaj grupoj. La armitaj grupoj efektivigis milojn da pafoj de nekondukitaj haŭbizoj kaj raketoj direkte al civilaj areoj en Israelo, mortigante ses civilulojn. Hamaso atakis kaj senjuĝe ekzekutis Palestinanojn konsideratajn kiel malamikojn.

Gazao/Israelo : 2 jarojn post la operaco protekta bordo, la viktimoj ne ankoraŭ akiris justecon

ESTAS TEMPO HALTIGI NEPUNITECON

Israelo devas reformi sian enketan proceduron, garantii interalie, ke ĉiuj enketaj organoj estu sendependaj de tiuj, kiuj efektivigis, estris aŭ konsilis israelajn atakojn. Aliparte, la Palestina registaro de « Nacia interkonsento » devas konduki sendependajn enketojn pri la militkrimoj plenumitaj de Palestinanoj dum la milito de 2014.

La aŭtoritatoj de Hamaso en Gazao devas garantii travideblecon koncerne la disvolviĝon de la esploroj pri la senjuĝaj ekzekutoj, kaj la malrespektoj de homaj rajtoj celintaj Palestinanojn en Gazao.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }