30/07/2016
Studaĵo de Inserm faras tiun teruran konstaton. La senlaboreco mortigas « inter 10 000 kaj 20 000 personojn ĉiujare » kun patologiaj komplikaĵoj kaj kazoj de memmortigoj. La ciferoj de la senlaboreco en Francio estas konataj (ĉirkaŭ 10,4% el la aktiva loĝantaro kaj preskaŭ kvarono el la junuloj estas tuŝataj) sed la konsekvencoj pri sano estas malpli konataj.
Inter 10 000 kaj 20 000 personoj mortigitaj de la senlaboreco
La studaĵo publikigita pasintan decembron en la revuo International Archives of Occupational and Environmental Health, estis verkita de Pierre Meneton, esploristo ĉe "Inserm". Nur inter 2008 kaj 2010, 584 memmortigoj de senlaboruloj estas censitaj. Sed tiuj dramaj agoj ne estas la solaj. Fakte laŭ la taksoj de la esploristo, la senlaboreco mortigas « inter 10 000 kaj 20 000 personojn ĉiujare ».
Tiu studaĵo koncernas ĉirkaŭ 6 000 volontulojn, aĝaj de 35 ĝis 64 jaroj inter 1995 kaj 2007. Ĝi temis pri la efikoj de tiu situacio sur la kardiovaskula sano, kaj evaluado de la ciferoj pri mortado ĝenerale.
La tromortado de la senlaboruloj
Pierre Meneton do eltrovis « tre gravan tromortadon » ĉe la senlaboruloj. Plejparte el ili suferas pri « kardiovaskulaj akcidentoj kaj kronikaj patologioj ». La nevola senaktiveco multobligas la riskajn sintenojn (kreskanta konsumado de alkoholo, menssano malplifortigita, nutraĵoj pli malekvilibraj). La psikanalizisto Michel Debout, en lia verko « la senlabora traŭmo », koleras : « La sano de la senlaboruloj ŝajne interesas neniun ». Li akuzas interalie ĉiajn publikajn administradojn. Certe, la ministrejo de la Laboro memorigas, ke li planis « plifortigi la eblecon plenumi sanbilancon de la senlaborulo kadre de lia akompanado ». Sed ĉu tio vere efektiviĝos ? Ĉiaokaze, urĝas agadi por savi vivojn.
Video en la franca lingvo: