Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juillet 2016 5 15 /07 /juillet /2016 19:31
En Nico, sur la Promenejo de la Angloj, tagon post la tragedio. PHOTO REUTERS/Eric Gaillard
En Nico, sur la Promenejo de la Angloj, tagon post la tragedio. PHOTO REUTERS/Eric Gaillard

15/07/2016

En Kanado, Usono kaj Argentino, la Francoj pretiĝis festi la 14an de junio (Franca Nacia festo), kiam ili eksciis pri la terorisma atako de Nico. Jen la unuaj reagoj.

En Montrealo, kie vivas 100 000 Francoj, la 14an de julio estas celebrata kun preskaŭ tiom da fervoro kiom en Parizo, rimarkas la kanada ĵurnalo The Globe and Mail. Pro la hordiferenco, la eventoj de Nico estis jam konataj ĉe la momento, kiam la festaĵoj komenciĝis. La urbestro, Denis Coderre, hisigis la flagojn.

Laŭ la ĵurnalo :

« Ankaŭ la politikuloj de la urbo Kebeko rapidege reagis. La parlamentanoj de la tri ĉefaj politikaj partioj de la provinco skribis subtenajn mesaĝojn en la sociaj retoj kaj, dum muzikfestivalo en la "Plaines d’Abraham", la ĝenerala konsulo de Francio, Nicolas Chibaell, sursceniĝis, kaj petis de la homamaso plu festi malgraŭ la okazanta tragedio en Francio. »

En Usono, « la novjorkaj francoj estis tre ŝokitaj kaj malĝojigitaj de la terura atako de Nico », notas la retpaĝo de la televidkanalo CBS, kiu eksplikas :

« Ili diras, ke ili ne deziras lasi terorisman atakon en ilia lando – la duan en malpli ol unu jaro - damaĝi ilian nacian feston. (…) La novjorkaj francoj, kiuj kolektiĝis ĵaŭdon vespere diris, ke temas ne nur pri festo, sed celebrado de la vivo, de ilia franca vivoĝojo, kaj lasos neniun ŝteli ĝin de ili. »

Pli suden, en Argentino, la etoso en la franca ambasadejo en Bonaero enhavis « perpleksecon kaj doloron » laŭ la surloka ĵurnalo Clarin.

La lando havas solidajn ligojn kun Francio, kaj la 14an de julio estis okazo memorigi la viziton de François Hollande pasintan februaron, kaj la ĉeeston de multaj francaj entreprenoj kiel Total, Renault, Peugeot, Citroën kaj L’Oréal. La festo lasis lokon al silenta minuto kaj « la nombro de mortoj fariĝis obsedo por la invititoj ».

http://www.courrierinternational.com/article/attentat-nice-londe-de-choc-par-dela-latlantique

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }