Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2016 5 01 /07 /juillet /2016 08:29
Foto:Inter News Service
Foto:Inter News Service

30/06/2016

Pedro Barrientos Nunez, ĉilia eks-leŭtenanto dum la jaroj Pinochet, estis kondamnita lundon 27an de junio fare de Florida ĵurio pro la morto de la ĉilia kantisto Victor Jara, torturita kaj mortigita kelkajn tagojn post la puĉo de la 11a de septembro 1973 kontraŭ Salvador Allende. La tribunalo kondamnis lin al monpuno de 28 milionoj da dolaroj profite al la familio de la viktimo.

Tiu puno koncernas unu el la plej simbolaj murdoj en la unuaj tagoj de la diktaturo de Pinochet. Victor Jara estis famkonata kantisto kaj komunisma aktivulo favore al Salvador Allende. Ekde la sekvanta tago de la puĉo de 1973, li estis arestita kun miloj da aliaj oponantoj, torturita kaj pafmortigita per 44 kugloj. La stadiono transformita al torturejo nomiĝas hodiaŭ "Stadiono Victor Jara".

La florida tribunalo pruvis, dank’ al la atestoj de ĉiliaj eks-militistoj, ke Pedro Barrientos Nunez pafmortigis Victor Jara-n. La emerita militisto civitanigita usonano, estis taskita pri la torturejo, kie estis malliberigitaj 50 000 oponantoj al Pinochet.

La civila kortumo de Florido ne rajtas enprizonigi, sed tiu kondamno al grava monpuno estas konsiderata kiel venko, ĉar ĝi demonstras oni povas atingi la krimulojn, kiuj rifuĝis eksterlande. Santiago petis de Vaŝingtono ekstradicion de la eks-oficiro, kio ne eblas nun, pro manko de traktato. Sed la eks-leŭtenanto povus perdi sian usonan naciecon, kaj esti rekondukita al Ĉilio, se pruvo estas metita, ke li mensogis pri sia pasinteco dum sia civitaniga proceduro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }