Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juillet 2016 6 23 /07 /juillet /2016 16:27
Deklaracio de la 89-a SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016

23/07/2016

La 89-a SAT-kongreso okazinta en Hercbergo ĉe Harco (Germanio) de la 16-a ĝis la 23-a de Julio de 2016

  • kontraŭas la militojn kaj denuncas la atencojn ĉie en la mondo,
  • maltrankviliĝas pri tiom da senlaboruloj kaj laboristoj kun rubokontraktoj, eĉ en landoj laŭdire evoluiĝintaj, kaj konscias pri la suferoj kaŭzitaj de la rezultanta malsufiĉo de la salajro,
  • tre bedaŭras kreskon de naciismaj partioj kaj movadoj en multaj landoj,
  • kritikas la plejparte trankviligan reagon de la Eŭropaj registaroj al la sendemokratiigaj agoj de pluraj ŝtatoj, aparte de la Turka,
  • kondamnas la komplicecon de multlandaj firmaoj kaj interesataj registaroj en la fakta forrabo de raraj resursoj, kio kontribuas al internaj kaj internaciaj armitaj konfliktoj en Afriko, Mezoriento kaj Sudameriko,
  • kulpigas la koncernatajn registarojn pro livero de armiloj al militantaj landoj en Mezoriento, Afriko kaj ĉie tra la mondo,
  • emfazas la postulon de SAT bonvenigi enmigrantojn kaj rifuĝintojn kaj respekti la rajton de homoj cirkuli kie ajn, konsciante ke la multaj militoj kaj malbonaj vivkondiĉoj en kelkaj lokoj de la mondo malebligas la vivon en tiuj lokoj,
  • kontestas la distingon ofte voĉitan de politikistoj kaj gazetaro inter bonaj militrifuĝintoj kaj malbonaj bonvivemuloj, kiuj laŭ ili nur venas al la riĉaj landoj por ĝui laŭdire nemerititan agrablan vivon,
  • subtenas la ideon, ke homaj rajtoj kaj tutmondaj agadoj ne estas limigitaj de landlimoj kaj ke homoj rajtas kaj devas unuiĝi por defendi similajn vidpunktojn kaj kune lukti kaj agadi,
  • reemfazas sian zorgemon rilate urĝecon de la ekologia situacio, ligita kun klimataj perturboj rezultantaj grandparte de homa agado kadre de kapitalisma kreskismo, kaj alvokas al konsiderado kaj ekutiligo de alternativoj, ĉu laŭ individua, ĉu laŭ kolektiva povo, kaj sur loka, kaj sur monda skaloj,
  • atentigas pri la fandiĝo de la glaĉeroj en multaj regionoj kaj la endanĝerigo de multaj vivoj,
  • rimarkas, ke troa kaj ekologidamaĝa transportado estas kaŭzata ne nur de malbona planado kaj konsumado, sed ankaŭ pro uzo de malaltpagataj laboristoj en foraj lokoj,
  • malakceptas la venenadon kaj la minacon per atomenergio kaj atomaj armiloj sur nia tuta planedo,
  • subtenas plivastigon de vera « justa komerco », kiam ekologia kaj « justa » produktado ne eblas surloke.

http://www.satesperanto.org/Gvidrezolucio-kaj-Deklaracio-2016.html

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }