05/07/2016
La Ĉinan sudon skuis perfortaj kolizioj ĉi-semajnfine. Loĝantoj manifestaciis kontraŭ projekto de cindrigilo, en la provinco Kantono. Konstruado suspektata pri poluado de la riverakvo, tute proksima. Tiuj incidentoj estas kromaj signoj de la kreskanta kolero en la lando. En la kamparo de tiu lando, 80% el la akvo-tavoloj ne estas trinkeblaj.
La oficiala versio pri la perfortaj kolizioj en Lubu estas jena : « aktivuloj instigis la homamason ataki la urbodomon ». Policistoj ŝajne estis vunditaj, kaj dudek manifestaciantoj arestitaj.
La cindrigilo, kiu estigas la koleron de tiu urbo je 70 000 loĝantoj, estos konstruata tute apud la rivero Xi. Laŭ loĝantino, citita de la novaĵagentejo AP, la poluado de aero kaj akvo kaŭzas maltrankviligon, ĉar la rivero estas fonto de la trinkebla akvo en la urbo.
La surloka registaro anoncis haltigon de la projekto, sed la loĝantoj ne fidas ĝin. Ĉi-lunde, ĉirkaŭ miloj inter ili denove surstratiĝis.
Zorgoplenaj pri ilia sano, kaj informitaj pri la multnombraj industriaj katastrofoj, pli kaj pli da Ĉinoj spitas malpermeson pri manifestacio, kelkafoje kun sukceso. Tiu sukceso okazis ekzemple en la havena urbo Sjamen, kie la aŭtoritatoj devis rezigni pri la konstruado de uzino da kemiaj produktaĵoj en 2007. Sama uzino, finfine realigita en Ĝanĝou, pli norde, diskoniĝis pasintjare, kiam grava incendio okazigis tie multajn vunditojn.