/image%2F0553642%2F20220310%2Fob_96cfcc_chado.jpg)
01/07/2016
Titolita « Aliancita de Francio, kondamnita de Afriko », kaj dediĉita al la rilatoj inter Francio kaj Ĉado dum la reĝimo de Hissène Habré, la raporto de "Human Rights Watch" publikigita la 28an de junio demonstras, pravigitaj per atestoj kaj dokumentoj, ke la francaj respondeculoj, politikaj kaj militistaj, kiuj subtenis la diktatoron eĉ antaŭ lia regno en 1982, ne povis ne scii la gravajn ekscesojn plenumitajn de tiu ĉi, ĝis lia defalo en 1990.
HRW petas de la francaj aŭtoritatoj, ke ĝi « starigu grupon de sendependaj spertuloj, aŭ komisiono taskita pri parlamenta enketo, en la celo determini, ĉu Francio kontribuis al plenumado de tiuj gravaj krimoj » kaj « malsekretigi la arkivojn de la franca registaro koncerne tiun periodon ».

La raporto emfazas, en ties konkludo : « En momento, kiam Francio plu vendas armilojn al reĝimoj kulpaj pri gravaj malrespektoj de homaj rajtoj, tiu raporto petas de la francaj aŭtoritatoj, ke ĝi alprenu ĉiajn necesajn aranĝojn, kaj diligentu ĉiajn necesajn antaŭgardajn enketojn antaŭ vendado de tiuj armiloj, por eviti ilian uzadon en krimoj kontraŭ homaro aŭ militkrimoj ».
