07/07/2016
Merkredon, dum tiu manifestacio, strikantaj instruistoj petis pagon de malfruaj salajroj fare de la Ŝtato Rio, kiu preskaŭ bankrotas
Ĉirkaŭ miloj da personoj manifestaciis merkredon en Rio, Brazilo, por peti pli da investoj en la publikaj servoj, kaj alvokis al « bojkoto » de la Olimpikoj, kiuj okazos de la venonta 5a de aŭgusto ĝis la 21a.
Nepagitaj salajroj
La manifestaciantoj, ĉefe instruistoj, kiuj strikas de antaŭ tri monatoj, blokadis grandan avenuon en la urbo-centro, postulante pagon de malfruaj salajroj de la registaro de Rio, ĉe rando de bankroto. Ĝi antaŭnelonge ricevis federalan monhelpon de 870 milionoj da dolaroj.
« Tiu registaro asertas, ke ĝi ne havas monon por sano kaj edukado, sed havas sufiĉe por la Olimpikoj. Tio estas absurda ! Pro tio, ni funkciuloj, surstratiĝas por lukti favore al niaj rajtoj », deklaris Edson Cunha, 41-jaraĝa instruisto.
La prezidento Temer kritikata
Ankaŭ anarkiistoj, nigre vestitaj, manifestaciis, surhavantaj ŝildetojn kaj afiŝtabulojn petante « bojkoton » de la Olimpikoj. La kritikoj ankaŭ celis la regionan registaron kaj la provizoran prezidenton Michel Temer.
Jam en 2013
En junio 2013, dum la "Pokalo de la konfederacioj", Brazilon skuis amasaj manifestacioj, por postuli plibonigon de la publikaj servoj, kaj kritiki la monsumon investitan en la "MondPokalon", kiu okazis en junio kaj julio 2014. Ĝi komenciĝis per protesta movado de studentoj kontraŭ altigo de la tarifoj en la publikaj transportoj.