Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2016 1 18 /07 /juillet /2016 13:12
AFP : Labourstart kampanjo : Postulu justajn laborkondiĉojn por la sendependaj fotistoj

18/07/2016

Franca multnacia grupo pri informoj, posedata de la franca Novaĵagentejo (AFP) provas priatenci la laboristajn rajtojn.

AFP trudas novajn laborkontraktojn al la sendependaj laboristoj, kiuj deĵoras en kelkaj landoj ekster Francio, kie la laboristoj ĝuas pri kolektiva konvencio. Tio estas diskriminacio !

La kontraktoj estas ekscesaj kaj eskpluatadas la laboristojn. Ili provas forpreni la aŭtorrajtojn de la fotistoj sen kromaj mongajnoj. Tio estas ŝtelo.

La kontrakto postulas de la fotistoj, ke ili subskribu kontrakton, kiu devigas ilin donaci al AFP tutmondan, definitivan kaj porĉiaman rajtigilon pri uzado de iliaj fotoj kaj videoj, sur ĉiuj teknikaj materialoj, en ĉiuj lingvoj, ĉiuj formoj, inkluzive de estontaj produktaĵoj. Malgraŭ la peto de la sindikatoj nuligi tiujn kontraktojn, AFP nenion decidis. Ĝi deziras profiti de la ŝtelo el la laboristaj rajtoj. Ne lasu ĝin agadi tiamaniere!

Retmesaĝo :

Ni postulas tujan nuligon de la nejustaj kaj ekscesaj kontraktoj truditaj al la sendependaj fotistoj en pluraj landoj.

Ni notas, ke la agentejo subskribis kolektivan konvencion kun fotistoj laborantaj en Francio, sed elektis diskriminacii la fotistojn, kiuj laboras en kelkaj aliaj landoj, forprenante iliajn aŭtorrajtojn. Ni subtenas la alvokon de la Internacia federacio de la ĵurnalistoj, kiu luktas por nuligo de tiuj kontraktoj, kaj akiro de justaj kondiĉoj por la sendependaj laboristoj.

AFP : Labourstart kampanjo : Postulu justajn laborkondiĉojn por la sendependaj fotistoj

In Partnerece kun la Internacia Federacio de la Ĵurnalistoj , kiuj reprezentas 600 000 ĵurnalistoj en la mondo en 179 sindikatoj de 140 landoj. Ĝi luktas por la rajtoj de la ĵurnalistoj kaj gazetara libereco.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }