21/06/2016
Tiu terura rekordo intervenas tagon post la "Monda tago de la migrantoj" celebrita pasintan lundon : la nombro de personoj devigataj forlasi sian hejmon pro militoj, persekutoj aŭ aliaj krizoj superas 65 milionojn.
Tiun novan alarman bilancon detaligas la alta-komisaro pri rifuĝintoj de "Unuiĝintaj Nacioj" Filippo Grandi :
« La cifero kreskis je 10% en unu jaro : ekzistas hodiaŭ 65 milionoj da elpatriiĝintaj personoj. Du trionoj el ili estas delokitoj, tiuj ĉi estas la plej malfacile atingeblaj, kaj unu triono estas rifuĝintoj. 90% devenas de pli-malpli malriĉaj landoj, kaj duono estas infanoj ».
Virinoj kaj junulinoj reprezentas 70% el la delokitaj personoj.
Aliparte, la Sirianoj estas la plej grava grupo da rifuĝintoj. Preskaŭ 5 milionoj da ili fuĝis perfortojn kaj militojn, ekster siaj landlimoj. Poste, la plej multnombraj estas Afgananoj.
Al tiu fluado de rifuĝintoj, kiu vigle kreskas de post 2011, respondas drasta politiko en multaj eŭropaj landoj.
« Bariloj stariĝas ĉie. Mi parolas ne nur pri la muroj, ĉar finfine, ili ne estas tiel multnombraj, mi parolas pri leĝaj bariloj, kiujn ni vidas aperi, inkluzive en la industriaj landoj, kiuj estis longtempe defendantoj de altvaloraj principoj, kiel defendo de la fundamentaj rajtoj koncerne azilon », bedaŭras Filippo Grandi.
Naŭ landoj afrikaj kaj aziaj (Etiopio, Kenjo, Ugando, Turkio, Pakistano, Irano, Libano kaj Jordanio) akceptas duonon el ĉiuj tutmondaj rifuĝintoj.
Afriko estas la kontinento, kiu akceptas la plej gravan nombron da rifuĝintoj (4,41 milionoj). Eŭropo estas je la dua rango kun tamen, grandegaj diferencoj laŭ la lando, pri akcepta politiko.
En Germanio, dekoj da miloj da personoj postulis sabaton kaj dimanĉon diversecon kaj malfermon. La manifestacioj, kiuj okazis en Berlino, Lejpzigo aŭ Munkeno, alprenis la sloganon « manenmane kontraŭ rasismo ». Tio estis reago al malamikeco esprimita de kelkaj Germanoj de post la alveno de miliono da rifuĝintoj en 2015.