01/06/2016
Bariloj kaj policistoj nenion malhelpis… Kolektiĝo kaj interpuŝiĝoj okazis en Istanbulo, en tiu tria datreveno de la manifestacioj de la "placo Taksim" en Turkio.
Nokta elirmalpermeso tamen estis trudita de la aŭtoritatoj por eviti ian ajn kolektiĝon, kaj pluraj aktivuloj estis anticipe arestitaj de la polico.
«Mi salutas la prezidenton, kiel civitanino, deklaras virino. Tamen tiu prezidento kritikas la francan policon, la premon plenumitan kontraŭ la homoj en tiu lando, kaj tamen suferigas nin per la sama traktado. Ni ne komprenas, kial li timas enlasi nin en tiun parkon».
La amplekso de la manifestacioj, antaŭ tri jaroj, ŝancelis la plenpotencon de la prezidento Erdoğan. La "placo Taksim" estis okupata dum du semajnoj, kaj la perfortegaj kolizioj kun la polico - ses personoj mortigitaj – kuŝas en ĉiuj memoroj.