/image%2F0553642%2F20160627%2Fob_c9a6b7_istanboul.png)
27/06/2016
Malgraŭ la malpermeso, ili provis defiladi, po grupetoj. Por la dua sinsekva jaro, la "Geja Fiero" ne povis okazi en Istanbulo. La kialo ĉifoje anoncita de la turkaj aŭtoritatoj estis : sekureco, terorisma risko, kaj ramadano.
200 ĝis 300 personoj defiis la policon en la urbo-centro, kaj dek du estis arestitaj. El tiuj ĉi, germana deputito, konata pro sia samseksema aktiveco, diris ironiplene : « Mi ne scias, kial du personoj el nia delegacio, du junaj germanoj estis arestitaj, diras Volker Beck, deputito ĉe la Verda partio. Ili nenion faris, krom ĉeesti en la turka paradizo ».
Radikala naciisma grupo avertis, ke ĝi malhelpos starigon de la marŝado por ne vidi gejojn « vagi duonnude » kaj « kun alkoholboteloj en la mano ».
Tiujn pasintajn monatojn, Turkio spertis plurajn atencojn, kurdajn kaj islamismajn.