Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2016 3 22 /06 /juin /2016 09:11
Turkio : Labourstart kampanjo : Avon, ĉesigu tuj kontraŭsindikatismon

22/06/2016

AVON, multnacia entrepreno de kosmetikaĵoj, disponas pri tenejo situanta en industria areo de Gebze, en la ĉirkaŭaĵoj de Istanbulo. Kun 223 laboristoj, tiu tenejo havas gravan rolon en la distribua reto de AVON en Turkio. 58 laboristoj estas dungitoj de AVON, kaj 165 aliaj estas dungitoj de sub-traktanto (Klüh). Ili prave plendas pri la aĉaj laborkondiĉoj : longaj devigataj kromaj horoj, malrespekto al sanaj kaj sekurecaj reguloj, malaltaj salajroj. La virinoj, kiuj reprezentas plimulton el la personaro, suferas pri diskriminacioj kaj seksturmentadoj en la laborloko. Ekde kiam la germana multserva firmao, Klüh, fariĝis oficiala sub-traktanto, la 28-an de decembro 2015, la dungitoj devis subskribi novajn laborkontraktojn, kiuj estigis malplibonigon de iliaj laborkondiĉoj kaj personaj akiraĵoj. La estroj de Klüh plenumis timigon kontraŭ la kontestado. Konsekvence, kelkaj dungitoj aniĝis al la sindikato DGD-Sen.

La 19-an de 2016, 5 virinoj kaj 3 viroj estis maldungitaj sen realaj kialoj. 6 inter ili estas membroj de DGD-Sen. Ili protestas antaŭ la tenejo de post la 23-a de majo 2016, sub flagrubandoj, kiu anoncas « Nia beleco venas de nia forto, de nia forto al rezistado » aŭ « forviŝu vian lipruĝon por pli laŭte paroli ».

La laboristoj de AVON postulas reenpostenigon de siaj maldungitaj kolegoj, nuligon de la kontrakto kun Klüh, redungadon de ĉiuj laboristoj sub daŭra kontrakto kun AVON, kaj agnoskon de DGD-Sen, kiel reprezentata sindikato de la laboristoj. Krome, AVON devas intertraktadi kolektivan akordon kun DGD-Sen pri la salajroj, la horaro, la akiraĵoj, decaj laborkondiĉoj, kaj labormedio favora al la virinoj, kontraŭ turmentadoj.

Nun, neniu solvo estis trovita…

Turkio : Labourstart kampanjo : Avon, ĉesigu tuj kontraŭsindikatismon

Partnerece kun DGD-SEN, la sindikato de la laboristoj en la sektoroj tenejoj, ŝipkonstruado kaj ŝiptransportoj.

Turkio : Labourstart kampanjo : Avon, ĉesigu tuj kontraŭsindikatismon

Retmesaĝo :

Mi skribas al vi koncerne la kontraŭsindikatajn praktikojn en la tenejo AVON en la industria areo de Gebze en Turkio. La laboristoj, plejparte virinoj, suferas pri malbonaj laborkondiĉoj de antaŭ jaroj. Klüh, nun oficiala sub-traktanto de AVON en la tenejo, admonis la laboristojn subskribi novajn traktadojn, kiuj estigos malplibonigon de iliaj laborkondiĉoj kaj akiritaj rajtoj. Tiuj, kiuj rifuzis subskribi la novajn kontraktojn estis timigitaj, kio instigis ilin turniĝi al la sindikato DGD-Sen. 8 laboristoj, inter kiuj 6 membroj de la sindikato, estis maldungitaj la 19-an de 2016. Ili manifestacias antaŭ la tenejo de post lundo 23-a de majo.

Vi promesis plibonigi la vivon de la koncernataj partoj de AVON kaj la komunumoj AVON-servoj. AVON-Turkio devas respekti la leĝojn de la Turka respubliko kaj sian propran kondutan kodon. AVON devas subteni la liberecon pri asociado kaj agnoski la rajton al kolektiva intertraktado. Mi subtenas la laboristojn de la tenejo AVON kaj ilian lukton por decaj salajroj kaj justaj laborkondiĉoj en labormedio sen turmentado. Mi petas de vi, ke vi garantiu reenpostenigon de la maldungitaj laboristoj, agnosku tuj la sindikaton DGD-Sen, kaj engaĝiĝu kun ĝi en intertraktado pri kolektiva kontrakto, por ĉiuj dungitoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }