Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2016 7 19 /06 /juin /2016 13:41
Velvet IndieGround en Istanbulo
Velvet IndieGround en Istanbulo

19/06/2016

La polico disigis sabaton vespere plurajn centojn da manifestaciantoj, kiuj protestis en la centro de Istanbulo, post atako kondukita de islamistoj kontraŭ ŝatantoj de Radiohead, kolektiĝintaj por aŭskulti la lastan albumon de la rokbando, kaj tio dum ramadano.

La polico uzadis akvokanonojn kaj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj plorigajn gasojn, disigante ĉirkaŭ 500 manifestaciantojn en la kvartalo Cihangir, kore de la plej granda turka urbo, raportis fotisto de la novaĵagentejo AFP.

La manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis komence de la vespero, kriis sloganojn kiel « ĉiuj kune kontraŭ faŝismo » aŭ kvalifante la turkan prezidenton Recep Tayyip Erdoğan kiel « ŝteliston » kaj « murdiston ».

Ili disiĝis post malpli ol horo en la stratetoj de la kvartalo, sufokiĝante pro la plorigaj gasoj, sed la polica interveno ne okazigis vunditojn.

Vendredon vespere, dudeko da islamistoj entrudiĝis en la malgrandan butikon, kie kuniĝis muzikŝatantoj ĉirkaŭ drinkaĵoj, por aŭskulti la lastan albumon de la brita rokbando Radiohead.

Dudeko da koleraj personoj, kriantaj « Kion vi faras ĉi tie dum ramadano, eliĝu ! », eniris en la "Velvet IndieGround" situanta en la mojosa kvartalo Tophane, kie muzikŝatantoj aŭskultis la albumon « A Moon Shaped Pool » (« Lunforma naĝejo »)

La islamistoj, kiuj denuncis la konsumadon de alkoholo dum la monato de islama fasto, damaĝis materialon kaj forpelis homojn ekster la magazeno, insultante kaj batante ilin, laŭ video publikigita en la sociaj retoj.

« Ni mortigos vin, bastardoj », kriis unu al la sturmantoj.

La muzikbando denuncis la atakon en interreta komunikaĵo.

« Niaj pensoj iras al tiuj, kiuj estis atakitaj ĉi-vespere en "Velvet IndieGround" en Istanbulo. Ni esperas ke iam, ni kapablos forgesi tiujn agojn de perforta netoleremo. Nun, ni povas oferti al niaj ŝatantoj, nur nian amon kaj subtenon ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }