Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2016 1 13 /06 /juin /2016 13:40
Larissa Martinez
Larissa Martinez

13/06/2016

Dum la diplomitiĝa ceremonio de teksasa liceo, lernejanino malkaŝis, ke ŝi kontraŭleĝe vivas en Usono de pluraj jaroj.

La parolado de Larissa Martinez, unua el ŝia promocio en liceo de Dallas en Teksaso, finiĝas per frazo plena je tipa usona entuziasmo:

« Ili diris al mi, ke mi ne sukcesos. Sed mi sukcesis. »

Tamen tiu brila junulino, kiu ĵus akiris stipendion por studadi en Yale, unu el la plej bonaj universitatoj de la lando, vivas kontraŭleĝe en Usono de 2010. Ŝi forlasis Meksikon kun sia patrino kaj fratino. Antaŭ ŝiaj kamaradoj kaj instruistoj, ŝi decidis malkaŝi sian staton :

« Mi estas unu el la dek unu milionoj da sendokumentuloj, kiuj vivas kaŝe en Usono », ŝi deklaris.

Pli frue en ŝia parolado, Martinez kritikis la retorikon de Donald Trump kaj ties sloganon pri grandeco de Usono - sen nomi lin rekte.

« Usono povas retrovi sian grandecon sen konstruado de muro per malamego kaj antaŭjuĝoj. »

Ĉar la respublika kandidato plurfoje deklaris, ke li elpeligos la dek unu milionojn da sendokumentuloj vivantaj en Usono, la parolado de Martinez multe disvastiĝis.

https://www.youtube.com/watch?v=Ahhjgo6KSc0

Mayte Lara Ibarra
Mayte Lara Ibarra

« Sciu, mi estas sendokumentulino »

La video - kiu finiĝas per intensaj aplaŭdoj – fariĝis virusa, samkiel la tvitera pepo de Mayte Lara Ibarra, alia teksana liceanino, kiu decidis malkaŝi sian staton de sendokumentulino post sia diplomitiĝo:

« Unua el mia promocio, averaĝa noto de 4,5 el 5, kun stipendio por la universitato de Teksaso, dek tri medaloj, belaj kruroj, kaj sciu, mi estas sendokumentulino. »

De tiam, ŝi estis devigata forstreki sian tviteran konton. Ĉar, krom la kuraĝigaj kaj gratulaj mesaĝoj, ŝi ricevis minacajn mesaĝojn, multaj de defendantoj de Trump. Kiel tiu de fanatikulo de la respublikana kandidato, kiu denuncis la pepon de Ibara al la agentejo, kiu efektivigas la elpeladojn de kontraŭleĝaj migrantoj.

« Dankon pro la malkaŝo de via stato de migrantino @maytelara29. Tio faciligas la aferon. »

Teksaso : la kontraŭ-trumpa parolado de sendokumentulino

Ankaŭ Larissa Martinez ricevis multajn malamegajn mesaĝojn, akuzante ŝin, ke ŝi profitas de la sistemo :

« Vi devas rehejmeniri #LarissaMartinez... Estas tempo meti Usonon en la unuan lokon (#AmericaFirst), ne la kontraŭleĝaj migrantoj ».

La slogano « America First » estas kutime uzata de Trump en siaj paroladoj.

Kiel substrekas la ĵurnalo "New York Times", porparolanto de la universitato de Teksaso eksplikis, ke ĉiuj liceanoj, kiuj estas unuaj el sia klaso akiras stipendion, kaj ke la leĝo de la ŝtato ne faras en tiu kampo, neniun diferencon inter Usonanoj kaj sendokumentaj migrantoj.

http://www.slate.fr/story/119353/premiere-classe-discours-anti-trump-viral

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }