Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2016 4 23 /06 /juin /2016 10:06
Foto : KMWU
Foto : KMWU

23/06/2016

Antaŭ 100 tagoj, sin mortigis Han Kwang-ho, 41-jaraĝa, sindikata organizanto en liveranta firmao de la aŭtkonstruisto Hyundai en Sud-Koreio.

Han, elektita kiel reprezentanto de sindikata branĉo de koreiaj metallaboristoj, suferis pri timigo, represio kaj turmentado dum kvin jaroj, reage al liaj sindikataj aktivaĵoj en Yoosung Enterprise, ŝlosila liveranto de Hyundai Motor Company.

Novaj pruvoj rivelas la komploton de Hyundai kun Yoosung Enterprise kaj specialigita konsilisto, Changjo, por detrui la sindikaton ĉe tiu liveranto. Vasta kaj agresema kontraŭsindikatisma kampanjo komenciĝis en 2011 kaj daŭras ĝis nun. Laŭ la koreiaj sindikatoj, Hyundai kuraĝigis kontraŭsindikatismon ankaŭ en siaj aliaj liverantoj.

Vidu #JusticeForHan kaj postulu de Hyundai Motor Company, ke ĝi ĉesigu tuj siajn kontraŭsindikatismajn praktikojn.

Sud-Koreio : Labourstart kampanjo : la morto de Han ne restu vana

Retmesaĝo :

S° Chung Mong-koo, prezidanto, Hyundai Motor Company,

Mi petas de vi, ke vi ĉesigu ĉiajn koluziojn kun viaj sub-traktantoj, celante kontraŭsindikatisman represion de ilia personaro. Novaj pruvoj rivelas la komploton de Hyundai kun Yoosung Enterprise kaj specialigita konsilisto, Changjo, por detrui la sindikaton ĉe tiu liveranto. Antaŭ 100 tagoj, sin mortigis Han Kwang-ho, 41-jaraĝa, sindikata organizanto en Yoosung Enterprise. Li suferis dum kvin jaroj pri timigo, represio kaj turmentado.

Mi petas de Hyundai, ke ĝi pardonpetu pri sia subteno al kontraŭsindikatismo, ke ĝi persekutu kaj punu la kulpintojn de tiu kontraŭsindikatismo, kaj garantiu ke tiaj faktoj ne plu okazos en neniu el la liverantoj de Hyundai.

Sud-Koreio : Labourstart kampanjo : la morto de Han ne restu vana

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la sektoroj de mino, energio kaj manufakturo en 14 landoj : nova forto pri tutmonda solidareco en la batalo por pli bonaj laborkondiĉoj kaj novaj sindikataj rajtoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }