Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2016 1 27 /06 /juin /2016 19:49
"GEJOJ KONTRAŬ PAFILOJ" - La 26an de junio, pli ol miliono da personoj kolektiĝis sur la novjorkaj stratoj por la Geja Fiero. REUTERS/Brendan McDermid
"GEJOJ KONTRAŬ PAFILOJ" - La 26an de junio, pli ol miliono da personoj kolektiĝis sur la novjorkaj stratoj por la Geja Fiero. REUTERS/Brendan McDermid

27/06/2016

Pli ol miliono da personoj kolektiĝis sur la novjorkaj stratoj dimanĉon vespere 26an de junio por celebri la "Gejan Fieron". Dek kvin tagojn post la atako en Orlando, kie 49 personoj estis mortigitaj en noktoklubo frekventata de la samseksema komunumo, la organizantoj decidis omaĝi ilin.

Por la unua fojo sendube el la historio de la "Geja Fiero", la silento de enpensiga homamaso markis la unuajn minutojn de la defilado. Poste, la tradicia muziko aŭdiĝis. Malgraŭ la malĝojo, Chris venis por festi. « Mi opinias, ke tio estas tre grava, ke tiu marŝado celebras la vivon, kaj ke ni ne restadu en malĝojo », li konfidas.

En la defilado, la afiŝtabuloj « Ni estas Orlando » kaj la portretoj de la 49 viktimoj estis tre alte svingitaj. La deplojado de policistoj estis impona. Multaj partoprenintoj timis veni, kiel Brianna kiu venas de urbeto en apuda Nov-Ĵerzejo, kie ŝia samseksemo estas tabua, ŝi diras.

« Ni atendas tiun tagon dum la tuta jaro », ŝi atestas. « Kaj estas grave, ke ni estu ĉi tie kaj troviĝu meze de homoj kiel ni, sen diskriminacio. Kio okazis vere ŝokis min. Je neimagebla grado. Ni demandis nin pri nia veno. Sed mi ne permesos al iu ajn malhelpi min vivi kiel mi deziras. »

Ĉe la fino de la defilado, Hillary Clinton, la demokrata kandidatino venis alporti sian subenon al la GLATA-komunumo, kaj reaserti sian konvinkon pri leĝaro koncerne la pafilojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }