Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2016 3 29 /06 /juin /2016 08:30
Madeleine Penman (maldekstre), kaj Guevara-Rosas, el Internacia Amnestio prezentas la raporton de la NRO « Kiel plu vivi post la morto », la 28an de junio 2016 en Meksikurbo. RONALDO SCHEMIDT / AFP
Madeleine Penman (maldekstre), kaj Guevara-Rosas, el Internacia Amnestio prezentas la raporton de la NRO « Kiel plu vivi post la morto », la 28an de junio 2016 en Meksikurbo. RONALDO SCHEMIDT / AFP

29/06/2016

En Meksiko, seksperforto kiel torturilo, estas kutima praktiko de la sekurecaj fortoj dum mallibereco de virinoj, aŭ dum iliaj pridemandadoj. Tion malkaŝas enketo realigita de Internacia Amnestio. La NRO denuncas la metodojn uzatajn de la membroj de la polico aŭ armeo, kiuj ĝuas plenan nepunitecon.

Fipalpadoj, batoj, perfortaĵoj, elektraj malŝargoj, seksatencoj, eĉ kolektivaj. Ĉe la momento de ilia pridemandado, la meksikaj virinoj estas oftege viktimoj de seksaj ekscesoj fare de la sekurecaj fortoj. La membroj de la polico aŭ armeo provas tiamaniere trudakiri konfesojn pri deliktoj, en rilato kun la organizata krimado.

Pri tio suferis Veronica Razo, patrino 37-jaraĝa. De jam kvin jaroj, ŝi estas malliberigita. Ŝi estis forkaptita en Meksikurbo fare de policistoj civilvestitaj, kiuj torturis ŝin dum 24 horoj, kiel memorigas ŝia patrino : « Ŝi estis torturita kaj seksperfortita fare de agentoj de la federala polico, ŝi atestas. Ili trudis ŝin subskribi konfeson, en kiu ŝi deklaras sian apartenon al bando de forkaptistoj. Sed mi scias, ke ŝi nenion faris. »

Laŭ "Internacia Amnestio", seksperforto kontraŭ virinoj fariĝis kutima praktiko, post kiam Meksiko lanĉis sian militon kontraŭ la narkotikaj karteloj. Uzado de torturo havas kiel interalian celon, elfaradon de kulpintoj. Tio ebligas al la aŭtoritatoj altigi la nombron de malliberuloj, kaj demonstri la efikon de la registara lukto kontraŭ la organizata krimaro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }